Karl Michael Ziehrer

aŭstra komponisto

Karl Michael ZIEHRER (naskiĝis la 2-an de majo 1843, mortis la 14-an de novembro 1922) estis viena komponisto kaj dirigento, kiu hodiaŭ plej bone konatas pro siaj valsoj kaj alia dancmuziko. Dumvive li estis unu el la plej grandaj konkurencantoj de la fama Strauss familio.

Karl Michael Ziehrer
Ziehrerphoto.jpg
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1843 (1843-05-02)
en Vieno
Morto 14-an de novembro 1922 (1922-11-14) (79-jara)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Okupo
Okupo komponistodirigento
Information icon.svg
vdr

Ziehrer naskiĝis en Vieno, kaj ricevis muzikedukon de Simon Sechter, kiu estis fama vienana muzikteoriisto kaj pedagogo. En 1863 li iĝis la diriĝento de nova orĥestro celanta konkurenci kun la viena dancmuzika dinastio de Johann Strauss II.

Ziehrer aktive skribis dum sia vivo pli ol 600 dancajn komponaĵojn, inklude valsojn, marĉojn, kaj polkojn. Krom tio ankaŭ troviĝas kelkaj operetoj en lia verkaro. Tamen malmulte el liaj verkoj hodiaŭ konatas vaste.

La komenco de la unua mondmilito finis lian karieron kiel komponisto; liaj posedaĵoj plejparte estis detruitaj. Fine Ziehrer mortis malriĉule en Vieno en 1922. Li estis enterigita ĉe la Zentralfriedhof tombejo.

Elektitaj disĉiplojRedakti