Karl Töpfer

germana verkisto

Karl Friedrich Gustav TÖPFER (naskiĝinta la 26-an de decembro 1792 en Berlino, mortinta la 22-an de aŭgusto 1871 en Hamburgo) estis germana (komedi)verkisto kaj aktoro.

Karl Töpfer
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1792 (1792-12-26)
en Berlino
Morto 22-an de aŭgusto 1871 (1871-08-22) (78-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkistoaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li unuafoje aperis sursceneje aktorante en Meklenburgo-Strelitz. Poste li iris al Vroclavo, Brunno kaj en 1815 al la Burgoteatrejo viena, post kiam li estis vidita de Joseph Schreyvogel. Flanke li ankaŭ verkis komediojn, el kiuj plej bone akceptitis de kritikistoj »Der beste Ton« kaj »Freien nach Vorschrift«. En 1820 li setlis kiel liberprofesia verkisto en Hamburgo.

De liaj pli malfruaj teatraĵoj furoris aparte »Rosenmüller und Finke«. Liaj dramaĵoj, kiuj eldonitis sub la titolo »Lustspiele« (nova eldono en Leipzig 1873, 4 volumoj) ja malhavas vere poezian enhavon sed brilas per teatreja efektemo kaj zorgega kompono. Töpfer krome publikigis rakontojn titolitaj »Erzählungen und Novellen« (Hamburg 1842–44, 2 volumoj)

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 19. Leipzig 1909, p. 617-618, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj redakti