Karsu Dönmez (Amsterdamo, 19 aprilo 1990 estas nederlanda kantistino kaj pianistino de turka deveno. Ŝia antaŭnomo rilatas al Karsuköyü, la naskiĝloko de ŝiaj gepatroj.

Karsu Dönmez
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1990 (1990-04-19) (33-jaraĝa)
en Amsterdamo
Lingvoj turka
Ŝtataneco TurkioReĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo kantistopianistokantaŭtoro
TTT
Retejo http://www.karsu.nl/
vdr

Kariero redakti

Ekde la aĝo de dekkvar jaroj, Karsu koncertis regule en la turka restoracio de sia patro en la Amsterdama distrikto De Pijp. Ŝi povis studi ĉe la Universitato de Rod-Insulo dum kelka tempo. La Amsterdama Konservatorio malakceptis ŝin. Ŝi pli konatiĝis ĉe 17-jaraĝo kiam ŝi estis invitita por aperi en Carnegie Hall de Novjorko kaj en televidaj programoj en Nederlando (DWDD) kaj Belgio. En 2010-2011 ŝi faris sian unuan turneon, dum kiu ŝia prezento ĉe la Concertgebouw (Koncertejo) en Amsterdamo estis elĉerpita. Ŝian stilon unue estis pli influita de klasika muziko, sed nun havas pli da influoj de turkaj popolmuziko kaj soulo. Ŝia unua albumo "Live aan 't IJ" estis registrita dum ŝia unua grava prezentado en Muziekgebouw aan' t IJ (Muzikejo ĉe la IJ). Ŝia unua studialbumo Confession (Konfeso) estis publikigita en 2012. Reĝisorino Mercedes Stalenhoef sekvis Karsu-on dum la periodo en kiu ŝi konatiĝis (2007-2012) kaj faris la dokumentan filmon Karsu: Mi kaŝas sekreton spektebla dum IDFA 2012. Aldone al dua prezentado en Carnegie Hall ŝi ankaŭ donis prezentojn ĉe festivaloj en Turkio, Indonezio, Surinamo, Germanio, Brazilo, Makedonio kaj Britio. Ŝia dua albumo Colors (Koloroj) estis publikigita en 2015. En 2016 ŝi ricevis la premion Edisonon de la publiko ĉe la Luksora Teatro. La 19-an de januaro 2017 ŝi prezentis dum la Mini-Nokto de Poezio en la dancejo de Muzeo Speelklok. Ŝi tiam iris al la teatroj per sia programo Ludu miajn kordojn, prezentado kun tri arĉumistinoj pri interligo. En 2018 Karsu denove venis kun sia propra teatroturneo pri la vivo de Ahmet Ertegün, fondinto de Atlantic Records. Post prezento de pli ol 35 koncertoj en Nederlando kun sia regula muzikistaro, ŝi ankaŭ prezentis ĉi tiun prezentadon en la turka lingvo (Zorlu PSM en Istanbulo) kaj angle en la (Cadogan Hall, Londono). Karsu planis 23 pliajn koncertojn tra Turkio por 2021. Ĉi tiuj nur okazos se la kronvirusaj restriktoj permesos ĝin.

Ŝi ankaŭ konstruis muziklernejon por rifuĝintoj (Happy Caravan) en Ateno, Grekio[1].

Diskografio redakti

  • Live aan 't IJ (2010)
  • Confession (2012)
  • Colors (2015)
  • Karsu (2019)
  • Jest Oldu (2019)

Televidaj programoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  1. (tr) "Karsu Dönmez Suriyeli çocuklar için okul açtı", Sabah, la 24-an de majo 2017.