Kasina aŭko

(Alidirektita el Kasina aŭketo)

La Kasina aŭkoAŭko de Cassin, Ptychoramphus aleuticus, estas eta, fortika marbirdo de la familio de Aŭkedoj, kies teritorio ampleksiĝas en Norda Pacifiko. Ili nestumas en tuneletoj kaj pro sia ĉeesto en bone studitaj insuloj de Brita Kolumbio (76 % de la entuta loĝantaro) kaj ĉe Kalifornio Ĝi estas unu el la plej konataj specioj de aŭkoj. Ĝi nomiĝas tiele pro John Cassin, negocisto kaj naturalisto de Pensilvanio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kasina aŭko


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Ptychoramphus Ptychoramphus
Specio: Kasina aŭko 'Ptychoramphus aleuticus'
Peter Simon Pallas 1811
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto kaj disvastiĝo redakti

La Kasina aŭko estas eta (25 cm, 200 g) nemarkita aŭko. La plumaro estas ĝenerale malhela supre kaj pala sube kun eta blanka marko supra la okulo al la frunto. La beko estas malhela kun pli hela parto en bazo de suba makzelo. La irizo estas pli hela ol la pupilo. La piedoj estas bluaj. Malkiel multaj aliaj aŭkoj la Kasina aŭko malhavas rimarkindan reproduktan plumaron kaj restas same la tutan jaron. En maro ili estas pli facile identigeblaj pro la flugmaniero simile al fluganta tenisa pilketo.

La Kasina aŭko ĉeestas teritorion el duoninsulo Baja California ĝis Alasko, insuloj Aleŭtoj, kaj maro antaŭ Norda Ameriko. Ili nestumas en insuloj, kaj la ĉefa loĝantaro estas en insulo Triangle ĉe Vankuvero en la Provinca Parko Cape Scott, kie oni supozas loĝantaron de ĉirkaŭ 550,000 paroj. Oni ne konas ĉu la specio estas migranta, sed nordaj birdoj povas moviĝi suden dum vintre.

Ekstingita parenco aŭ praspecio, Ptychoramphus tenuis, estas konata kiel vivanta ekde malfrua Plioceno ĉe San Diego en Kalifornio.

Kutimaro redakti

La Kasina aŭko nestumas en tuneletoj en etaj insuloj kaj en la suda parto de sia teritorio la specio povas resti ĉe la reprodukta kolonio la tutan jaron. Ĝi kavas truon engrunde aŭ uzas naturajn fendojn por nestumi, foje kovritaj de planta materialo, sed la specio pretiĝas uzi ankaŭ artefaritajn strukturojn. Paroj montras fortan fidelecon unu al la alia kaj al la nestoloko dum multaj jaroj. Ambaŭ gepatroj kovas la ununuran ovon laŭvice dumnokte por malhelpi predadon farata de Okcidenta mevoMigra falko. La ovo estas kovata dum 40 tagoj, la eta ido estas poste manĝigata nokte dum 35 tagoj de ambaŭ gepatroj kiuj alportas vomeblan manĝaĵon en specifa gorĝa saketo, ofte nomita en libraro kiel sublanga saketo. La ido sendependiĝas solece kaj iras al la maron. La Kasina aŭko estas nekutima inter marbirdoj pro eventuala dua reproduktado post sukcesa unua ovodemetado (tiu ĉi estas la ununura nordhemisfera marbirdo kiu faras tion).

Enmare la Kasina aŭko manĝas en malferma maro, ofte asociata kun submaraj markoj kiel submaraj kanjonoj kaj suprafluoj. Ĝi manĝas per subnaĝado uzanta siajn flugilojn por propulsado, prenante sube grandan zooplanktonon, ĉefe krilon. Ĝi povas plonĝi ĝis 30 m sub la surfaco kaj foje eĉ ĉirkaŭ supozataj 80 m.

Ili vivas ĝis 16 jaroj.

Konservado redakti

La Kasina aŭko estas listita kiel Ne minacata; kvankam kelkaj loĝantaroj (ĉefe la loĝantaro de insuloj Farallon) suferis etajn malpliiĝojn, sed la specio estas ankoraŭ multnombra. Minacoj kontraŭ tiu ĉi aŭketo inkludas karnovorajn enmetitajn speciojn (ĉefe en Alasko), oleoverŝado kaj temperaturaj ŝanĝoj en la surfaco de la maro (kaŭzitaj ekzemple de El Niño eventaĵoj). La Kasina aŭko estas protektita de la regularo pri Migrantaj Birdoj de 1918. [1] Arkivigite je 2007-10-10 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2004). Ptychoramphus aleuticus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Ne minacata
  • Manuwal, D. A. and A. C. Thoresen. 1993. Cassin’s Auklet (Ptychoramphus aleuticus). In The Birds of North America, No. 50 (A. Poole and F. Gill, Eds.). Philadelphia: The Academy of Natural Sciences; Washington, D.C.: The American Ornithologists’ Union.

Eksteraj ligiloj redakti