Malfermi la ĉefan menuon

Kaspar Friedrich Lossius

La paroĥestra domo de la Kirko de la Predikantoj, kie agadis Lossius longan tempon; dekstre de la pordo videblas la memorigtabulo por li kaj Meyfart.
La memorigtabulo por Lossius.

Kaspar Friedrich LOSSIUS (naskiĝinta en la 31-an de januaro 1753 en Erfurto, mortinta en 25-an de marto 1817 samloke) estis germana teologo kaj pedagogo. Li donis al la edukada sistemo multajn gravajn instigojn, ankaŭ ekstere de sia naskiĝurbo.

VivoRedakti

Lossius originas el teologiista familio kun bohemaj praŭloj apartenintaj al la Husmovado kaj estis la kuzo de la filozofo Johann Christian Lossius. Kvazaŭ la kompleta kariero de Lossius pasis en Erfurto. Post frua morto de la patro li edukitis fare de la patrino simple sed amoplene kaj religio. Ekde 1761 li frekventis la lernejon ĉe la Franciskana kirko kaj ekde 1766 la Konsilantargimnazion Li studis ekde 1770 en la Universitato de Erfurto teologion ĉe Christoph Martin Wieland, sia kuzo Johann Christian Lossius, Grant, Froriep kaj Schellenberg, poste en 1773-73 en la ne tro malsproksima Universitato de Jena ĉe Danovius, Faber kaj Hellbauer, kiuj sukcesis entuziasmigi lin pri demandoj teologiaj. La finstudoj okazis denove en Erfurto. Ekde 1774 li estis instruisto ĉe la Barfüßer-lernejo kaj la Prediger-lernejo (1779). ekde 1781 li transprenis la oficon de Christian Gotthilf Salzmann kiel diakono de la Andreo-komunumo. Salzmann estis vokita al la Philanthropinum al Dessau. Ĉe li Lossius jam plurajn jarojn estis profesie plukleriĝinta. De 1785 ĝismorte Lossius estis diakono ĉe la Dominikana kirko. En 1784 li edzinigis Rosalie, filino de la urbokonsiliano Welz kaj fratino de la eldonisto Justus Perthes el Gotha. Perthes krome kuraĝigis Lossius publikigi diversajn verkojn, i.a. facile legablan prilaboron de la Lutera kateĥismo por neteologoj (1793) aŭ kantolibro por Erfurto kune kun pastoro Gebhard (1796). Libro pri la erfurta eklezihistorio dum Reformacio (1797: Erfurtische Kirchengeschichte in der Zeit der Reformation) malpli furoris.

En februaro de 1806 naskiĝis filino kaj samjare en somero mortis la dua filino pro skarlatino; la restintajn kiel ankaŭ la edzinon li devis flegi sole. En oktobro devis esti ceditaj ĉambroj al prusaj trupoj kaj baldaŭ poste venis la francoj kiuj okupis la Dominikanan kirkon kaj dezertigis ĝin ĝis sia retiriĝo en 1808. Dum la Kongreso erfurta loĝis en la paroĥestra domo francaj aktoroj. En 1809 Lossis elektitis membro de la Supera lernejo-komisio. En 1810 li iĝis Super lernejkonsilisto sed vundis sin la saman jaron dum falo el kaleŝo. Pro instigo de von Resch li iĝis estro de supera lernejo por knabinoj sed atakitis kune kun la instruisto Suppeck publike per mokpamfleto. Lia ununura filo Karl mortis en 1880 estante pastoro en la Kirko Sankta Kiliano en Erfurt-Gispersleben.

GravecoRedakti

Gravis Lossius ne tiom kiel teologo kiom en la rolo de pedagogo. En Erfurto li estis kunfondinto de la unua supera lernejo por knabinoj (1809), kiun li ankaŭ estris kelkan tempon. Krom praktika agado Lossius ankaŭ publikigis multajn faktekstojn pri pedagogio. Elstaras el la verkaro la ofte eldonita kaj plurlingven tradukita historio Gumal und Lina (1785; eldonejo Justus Perthes, Gotha, en tri volumoj). La historio, kiun li subtitolis kiel "historion por infanoj por instruado kaj ĝuado, aparte por la lernado de la unuaj religiaj terminoj", ŝajne ekzakte trafis la guston tiutempan kaj de la fakuloj kaj de la junuloj. Liaj sciencaj kaj popularsciencaj skribaĵoj ege famigis Lossius. En la 1797-a jaro li iĝis membro de Akademie gemeinnütziger Wissenschaften, ankaŭ pro la eldono de libro pri Eobanus Hessus. Li prelegis en la akademio en 1798, 1801 kaj 1802. Publikan renomon kiel poeto li akiris per verko de popolkanto honore al la ĝenerale ŝatata episkopo Karl Theodor von Dalberg okaze de la Kristokorpa Festo de 1802, mallonge antaŭ la ĉeso de la majenca regado en la urbo.

HonorojRedakti

En 1905 la urbo nomis mallongan straton ĉe la Luiza-parko por li. Ĉe la paroĥejo de la komunumo de la Dominikana kirko (Predigerstraße nr 4) muntitis surmure memorigtabulo por Lossius, kiu multajn jarojn loĝis tie, kaj por lia kolego Johann Matthäus Meyfart. Sendube la Dominikana kirko konsideritis ĉiam la plej grava evangelia kirko de la urbo, kion atestis la agado de multego da elstaraj teologoj, pedagogoj kaj muzikistoj antaŭ kaj post Lossius. La skribmaniero de la antaŭnomo Kaspar kun la litero C sur la menciita memortabulo tamen ne estas korekta.

LiteraturoRedakti

Steffen Raßloff: 100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten. Mit Fotografien von Sascha Fromm, (Thüringen Bibliothek. Bd. 11), Essen 2013.

Eksteraj ligilojRedakti