Kastelo Friedrichswerth

Kastelo Friedrichswerth (germane Schloss Friedrichswerth) estas baroka kastelo kun aneksita parko ĉe la suda rando de Friedrichswerth, kvartalo de la landkomunumo Nessetal, en Germanujo. La komplekso konserviĝis, krom kelkaj teknikaj modernigaĵoj kaj la detruo de la kastelkapelo, kvazaŭ originalstata.

Kastelo Friedrichswerth

kasteloPlezurkastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 59′ 32″ N, 10° 32′ 41″ O (mapo)50.992310.5447Koordinatoj: 50° 59′ 32″ N, 10° 32′ 41″ O (mapo)
Kastelo Friedrichswerth (Turingio)
Kastelo Friedrichswerth (Turingio)
DEC
Kastelo Friedrichswerth
Kastelo Friedrichswerth
Situo de Kastelo Friedrichswerth
Kastelo Friedrichswerth (Germanio)
Kastelo Friedrichswerth (Germanio)
DEC
Kastelo Friedrichswerth
Kastelo Friedrichswerth
Situo de Kastelo Friedrichswerth
Map
Konstruita 1677
vdr
Akvokastelo Erffa, kiu demolitis pro samloke konstruota pli moderna kastelo...
La nova kastelo planita ekde 1677; fasado okcidenta

Situo redakti

La kastelo troviĝas je 13 km for nordokcidente de Gotao en la valo de la rivero Nesse. Ĝi konstruitis sur la fundamentoj de Akvokastelo Erffa.[1]

Historio redakti

 
La kastelo en 1717

En la jaro 1677 komisiis duko Frederiko la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg), filo de Ernesto la 1-a, ĉefarkitekton Jeremias Tütleb pri la konstruo de fortimpresa landkastelo laŭ nederlandaj kaj francaj modeloj elektinta jam akvokastelon havantan vilaĝon. Finkonstruo estis ne antaŭ 1690; solena inaŭguro estis en julio samjare. Ĝi servis al la duka familio kiel plezurkastelo kaj somera rezidejo. Samtempe konstruitis ankaŭ linda kirko kortega. La vilaĝon oni alinomis, je honoro de lia duka moŝto, Friedrichswerth. Sed la duko nur mallongan tempon povis prie ĝoji mortonte jam en aŭgusto 1691 post apopleksio.

La sekvintajn jarojn servis la kastelo al la gotaaj dukoj somere kaj festeneje. Sub duko Frederiko la 3-a (Saksio-Gotao-Altenburg) fonditis tie ĉi la elita klubo Einsiedlerorden. Dum la Sepjara milito oni forigis la plejmulton de la meblaro pro timo de ŝtelrompistoj.

La ekonomiaj ejoj servis jam antaŭe al la gastigo la distriktadministrantoj de Friedrichswerth, antaŭ ol en marto 1855 partoj de la kastelo ceditis al dukaj justiculoj. Ekde 1923 servis la jam kadukiĝinta kastelo kiel edukejo por junuloj.

En la 1930-aj jaroj (ĝis 1942) la baroka interno maltute restaŭritis laŭ iniciato de la arthistoriisto Udo von Alvensleben kaj dum apogo de la gazeto Magdeburger Zeitung kaj de la konservfakuloj el Halle (Saale) kaj Vajmaro. Dum la Dua mondmilito multaj altlvaloraj libroj venis el Berlino por protektiĝo, ankaŭ la pupmondo Mon plaisir el Arnstadt. Samtempe vivis kastele ankaŭ fremdlaboristoj. En 1948 neglektitaj infanoj ekgastis, poste la tuto iĝis porjunula laborejo (Jugendwerkhof). Tiam ankaŭ kontraŭleĝe detruitis la kastela kirko (konserviĝis nur la altara bildo) kaj la enmeto de interplafonoj. Almenaŭ restis netuŝita la stukaĵo kaj la plafonbildoj. Post Turniĝo Internacia ligo (Internationaler Bund) malfermis ene trejniĝcentro kiu funkciis ĝis la fino de la 1990-aj jaroj. Ekde tiam funkcio mankas. La muroj de la kastelĝardeno rekonstruitis ĝis 1999 kvazaŭ komplete.[2]

Areo redakti

La kastelo redakti

 
Baroka stukplafono en la kastelo

La areo konsistas el triala, simetria eja komplekso en kies centro lokiĝas la horloĝturo super malgranda interna korto kaj aneksa parko. La ĉefenirejo estas disde uesto trans ponton. Ene ĉ. 30 fare de la gotaa kortegpentristo Heinrich Martin Deesen ornamas plafone la plejmulton de la ĉambroj/salonoj.

La parko redakti

La en franca stilo farita barokĝardeno kontintuias la kastelan areon eosten. Tiu severe simetria kaj rektangula teritorio, ĉirkaŭite de akvofoso kaj muroj, havas grandecon de ĉ. 290 × 80 metroj. Krom ekzotikaj kreskaĵoj fontanoj kaj grotoj ekzistis tie. Sur la akvofoso dumfeste gondoloj kaj etaj boatoj cirkulis. Ende de la ĝardeno konstruitis ankaŭ etaj (nereligiaj) ermitejoj kaj laŭboj por helpi la nobelojn pasigi la libertempon bone. Ĉirkaŭ 70 homoj estis membroj de la t.n. Ordeno de la ermituloj, krom anoj de la duka familio ankaŭ landnobeloj kaj oficistoj de la duka administrado kun la damoj. Dum la Sepjara milito tiaĵoj finiĝis, kie la lastan tempon videblis ankaŭ oficiroj de la regna armeo.[3] ejoj por

Ekonomiaj ejoj redakti

La duka admninistrado prezentis kun unu linio de belaj ejoj por servi efike al la shtato. En la eosta ero de tiu ĉi ensemblo iĝis ankaŭ staloj, remizoj kaj deponejoj.

Kortega kirko redakti

 
La altaro de la preĝejo ĉ. 1900

Por la taskoj kortegceremoniaj la duko konstruigis enkastele propran peĝejon kiun dekoritis pompe la fratoj Johann Samuel Rust kaj Johann Peter Rust. Ĝi finitis paralele al la kastelo.

Remparaĵoj redakti

La kvar angulbastionoj kaj la ĉirkaŭanta akvofoso servis la defendon de la tuto. La kastelo havis kvar etajn kanonojn (nomitajn kampaj serpentoj) lokitajn surbastionare kiu dum solenaĵoj ekbruis.

Das Schloss erhebt sich auf einer bastionär ausgebildeten, von Wassergräben umgebenen Plattform [...] mit einem axial auf das Schloss bezogenen Garten, der ebenfalls von Kanälen eingefasst wird. Vom Typus her zählt Friedrichswerth zu den fortifizierten Lustschlössern.[4]

Hodiaŭa situacio kaj utiliĝo redakti

Laŭ Laß Kastelo Friedrichswerth gravegas en Turingio pro sia fortikiĝon, la ĝardeno,la granda kapelo; temas pri unu el la plej grandaj plezurkasteloj siatempe.[5] La ekstero de la monumentprotektita zono libere alireblas. Dum la jaroj 1986–1987 la stukplafonoj enkastelaj estis restaŭritaj. Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj mankas funkcio al la kastelo.

Ekz. interesitulo kiu planis uzi la kastelon kaj la eksan lernejon en Friedrichswerth por turismo porhandikapula, ne sukcesis prezenti konvinkigan revivigsolvon. Ĝi estis reĵetita fare de la Turingia ŝtatkancelario.

En vintro 2018 oni lernis ke Kastelo Friedrichswerth estas transprenota sub la ŝirmon de nova kastelfondaĵo Schlösserstiftung. Tio konfirmiĝis en junio 2019[6], kio sekurigos la estontecon de tiu ĉi juvelaĵo arkitektura.

Bildaro redakti

Literaturo redakti

  • Franz Brumme: Das Schloß von Erffa und Friedrichswerth (Reprint aus der Ortschronik Friedrichswerth von 1899) Bad Langensalza 1994, Verlag Rockstuhl, ISBN 3-929000-37-7.
  • Franz Brumme: Das Adelsgeschlecht von Erffa, erschienen 1899, Reprint-Auflage im Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 1994, ISBN 3-929000-36-9.
  • Franz Brumme: Das Dorf und Kirchspiel Friedrichswerth (ehemals Erffa genannt), Mit besonderer Berücksichtigung der Freiherrlichen Familie von Erffa – das Schloss Erffa, 1899, represo ĉe Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2004, ISBN 3-937135-28-6.
  • Pfarrer H. Werner: Die Schloßkirche in Friedrichswerth In: Das Thüringer Fähnlein. Monatshefte für die mitteldeutsche Heimat. 3. JG. Heft 12. 1934, Bildbeilage, p. 811–815.

Referencoj redakti

  1. Thüringer Landesvermessungsamt TK25 - Blatt 5029 Waltershausen N, Erfurt 1995, ISBN 3-86140-049-9
  2. Wieland Fischer: Zeitkapsel um Schloss Friedrichswerth. Gazetarikolo de "Thüringer Landeszeitung", 18.1.2016
  3. Christian August Vulpius: Der weltliche Einsiedler-Orden, das Schloß Friedrichswerth und seine Freuden, Vajmaro 1821, p. 383-396 (kiel surretaĵo)
  4. Ulrich Schütte: Das Schloss als Wehranlage. Befestigte Schloßbauten der frühen Neuzeit im alten Reich, Darmstadt 1994, p. 281; Traduko: La kastelo altiĝas sur bastiona platformo kun akvofosa ĉirkaŭito, [...] kun ĝardeno en aksiara rilato al la kastelo kiu ankaŭ ĉirkaŭatas, nome de kanaloj. Laŭtipe nombriĝas Friedrichswerth inter la fortifikitaj plezurkasteloj.
  5. Heiko Laß: Jagd- und Lustschlösser des 17. und 18. Jahrhunderts in Thüringen. Michael Imhof Verlag, 2006, ISBN 3-86568-092-5, p. 314.
  6. Anonco ĉe mdr.de

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Friedrichswerth en la germana Vikipedio.