Kastelo Könitz

altaĵburgo en Germanujo

Kastelo Könitz (germane: Schloß Könitz) estas iama altaĵburgo en alteco de 345 metroj sur monto Schloßberg en Könitz (urbokvartalo de Unterwellenborn), Germanujo (Am Schloßberg 16). Ĝi ja estas la emblemo de la vilaĝo.

burgo en Könitz, kun flankaj ejoj kaj parko

Historio

redakti

Versimile la burgo konstruiĝis ĉ. en 800 en ligno. Ĝia unua mencio estis en 1125 en dokumento pri transdono de havaĵoj en Könitz fare de Adalberto de Conz al la abatejo de Saalfeld. Envilaĝe ekzistas ankoraŭ dua kastelo nome Altes Schloß. En 1209 ekposedantis la Schwarzburg-oj. Post aliaj tenadantoj akiris la burgon en 1438 la Holbach-oj; en 1450 la burgturo ricevis ŝtonan ŝelon.

Alikonstruo renesancstila venis en 1562, sub la zorgo de Veit Dietrich von Holbach. Post la formorto de la Holbach-oj, la kastelo revenis en 1608 en la manojn de la grafoj de Schwarzburg-Rudolstadt. Dum la Tridekjara milito la sveda feldmarŝalo Johan Banér faris ĝin ĉefkomandejo: sur la monto Roter Berg liaj kvar miloj da soldatoj atendis atakon de la kontraŭe bivakantaj 50.000 soldatoj de la imperiestraj trupoj sub la komando de Octavio Piccolomini. Sed neniu batalo okazis. Post la retiriĝo de la trupoj la belfrido estis brulkonsumiĝinta kaj la tuta regiono estis suferinta marodadojn. Inter 1663 kaj 1670 la kastelo estis la sidejo de la vidvinigita grafino Emilie von Oldenburg. Pli malfrue estis multaj ŝanĝoj de la posedantoj.

De 1892 la vulkanologo Wilhelm Reiß ordonis la restaŭradon de la kastelo. En 1918 la tuto estis sub la kontrolo de la lando Turingio. Post la Dua mondmilito ĝia utiliĝo estis tre diversa - ĝis fajrego en 1951 kaj kompleta detruiĝo. Inter 1954 kaj 1955 la ejaro rekonstruiĝis servonte kiel oldulejo. Post Turniĝo ĝi estis fleg-hejmo por psike handikapitoj.

De 2006 posedis ĝin la privatulo Robert Rudolf Mels-Colloredo-Günhartinger, dentisto el Salcburgo. En 2021 tajlanda societo aĉetis ĝin kun la plano starigi tie budhisman centron.[1]

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Jens Voigt: "Nirvana kommt nach Thüringen" - ĉe: Ostthüringer Zeitung, 13.3.2021