Książ

kastelo en la urbo Wałbrzych (Waldenburg)
(Alidirektita el Kastelo Książ)

Książ (germane Fürstenstein) estas mezepoka kastelo en la urbo Wałbrzych (Waldenburg) de la nuna ŝtato Pollando (regiono Malsupra Silezio). Laŭ grandeco ĝi estas la tria en Pollando, post Vavelo en Krakovo (Kraków) kaj post kastelo en Malbork (Marienburg). Parto de ĝi estas atingebla de turistoj.

Książ / Fürstenstein

burgo
Geografiaj informoj
Lando Pollando Pollando
Geografia situo 50° 50′ 32″ N, 16° 17′ 30″ O (mapo)50.84222222222216.291666666667Koordinatoj: 50° 50′ 32″ N, 16° 17′ 30″ O (mapo)
Książ / Fürstenstein (Malsuprasilezio)
Książ / Fürstenstein (Malsuprasilezio)
DEC
Książ / Fürstenstein
Książ / Fürstenstein
Situo de Książ / Fürstenstein
Książ / Fürstenstein (Pollando)
Książ / Fürstenstein (Pollando)
DEC
Książ / Fürstenstein
Książ / Fürstenstein
Situo de Książ / Fürstenstein
Map
Retadreso http://www.en.ksiaz.walbrzych.pl/
vdr
La Kastelo Książ, el la 13a jc.
Ĝardeno de kastelo Książ

Historio redakti

Ĝi estis konstruigita en la jaroj 1288-1292 de la princo Bolko la 1-a Severa el la pola dinastio Piastoj en la loko de antaŭa ligna urbo detruita de Přemysl Otakar la 2-a. Poste ĝi ofte ŝanĝis posedantojn. Je la komenco de 17-a jarcento ĝi iĝis posedaĵo de familio Hochberg. Ili alkonstruis novajn partojn de kastelo en la stilo de baroko.

En la 19-a kaj 20-a jarcentoj, la kastelon vizitis multaj famaj personoj, interalie Nikolao la 1-a, Winston Churchill, Zygmunt Krasiński kaj Izabela Czartoryska. Antaŭ la Unua Mondmilito, la familio Hochberg konstruigis ankaŭ tropikejon en apuda Lubiechów. Lasta posedanto de la kastelo de familio Hochberg estis Maria Teresa Olivia Hochberg von Pless, konata kiel princino Daisy.

Ekde la 1920-aj jaroj, la familio Hochberg havis financajn problemojn. En 1941 kastelon forprenis de ili Nazia Germanio, Organizaĵo Todt planis krei tie ĉefan sidejon de Adolf Hitler, adaptado al tiu celo detruis grandan parton de la kastelo.

Post la Dua Mondmilito, la kastelon akiris Pollando. Detruis ĝin sovetiaj soldatoj. Ekde 1974 komenciĝis renovigado de la kastelo.

Nuntempe eblas ĝin viziti. En la konstruaĵo troviĝas ankaŭ hotelo kaj restoracio.

Galerio redakti

Fontoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Książ en la pola Vikipedio.