Kastelo Schmidt (Budapeŝto)
Kastelo Schmidt [ŝmit] (foje nomata Kastelo Zichy) estas baroka konstruaĵo en Budapeŝto, en distrikto Óbuda. Interne muzeo funkcias. Apartenaĵo de la kastelo estas parko-arbaro.
Geografio
redaktiLa kastelo etendiĝas sur monto, kiu altas 50 metrojn de nivelo de Danubo.
Historio
redaktiKelkaj opinias, ke en tiu loko jam estis reĝa domego en la 12-a jarcento. En la 17-a jarcento Óbuda apartenis al grafa familio Zichy [ziĉi]. En 1724 la familio konstruis kapelon, kie estis metita kopiaĵo de skulptaĵo el Mariazell, tial la germana loĝantaro nomis la lokon Klein Mariazell. La hungaroj poste transprenis la vorton, sed jam hungare: Kiscell. En 1738 la familio establis ankaŭ monaĥejon por triunuanoj. La konstruado finiĝis post 2 jardekoj. Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio) malpermesis funkciadon de la triunuanoj en 1783, poste la kastelo estis kazerno kaj hospitalo de la armeo. En 1910 riĉa meblisto Miksa Schmidt aĉetis la tutan teritorion, la kastelo (eĉ la arbaro) plene renoviĝis. En 1935 Budapeŝto mem heredis la teritorion. En 1941 muzeo ekfunkciis en la kastelo, sed dum sieĝo de Budapeŝto en 1945 ĉio ruiniĝis. Same okazis signifaj pafadoj dum Hungara revolucio de 1956. En 1976 plena renoviĝo okazis, sed interno de la kirko ne estis renovigita.