Kastelo Wenckheim (Szabadkígyós)

La Kastelo Wenckheim estas la plej impona kastelo de Békés. Ĝi etendiĝas en Szabadkígyós kaj ĝi estas historia monumento.

Kastelo Wenckheim
kastelo [+]
Koordinatoj46° 36′ 32″ N, 21° 5′ 2″ O (mapo)46.60877421.083818Koordinatoj: 46° 36′ 32″ N, 21° 5′ 2″ O (mapo)

Kastelo Wenckheim (Hungario)
Kastelo Wenckheim (Hungario)
DEC
Kastelo Wenckheim
Kastelo Wenckheim

Map
Kastelo Wenckheim
Vikimedia Komunejo:  Wenckheim Mansion, Szabadkígyós [+]
vdr

Historio redakti

 
Kastelo Wenckheim en Szabadkígyós

Inter 1875 kaj 1879 estis konstruita la kastelo por la familio Wenckheim laŭ planoj de Miklós Ybl. La oficiala malfermo okazis en 1882. Dum la socialismo (kaj ankaŭ poste) lernejo funkcias en la kastelo, tial interne gravaj partoj estis trakonstruitaj, tamen la kastelo mem restis plu impona. Ĝi estas vizitebla, tamen parte kaj ne konstante.

Konstruaĵo redakti

 
La kastelo kun la parko
 
Lago de la kastelo

La unuetaĝa kastelo situas sola en granda parko, sed estas ankaŭ flankokonstruaĵo. Ili estas ligitaj helpe de koridoro. La ĉefkonstruaĵo havas ankaŭ turojn, terasojn, loggia-jn. Interne estas videblaj kapelo, manĝoĉambro, biblioteko, muzikĉambro kaj simile, tamen nur la biblioteko estas vizitebla. La iama manĝoĉambro nun estas gimnastikejo, la nuna manĝoĉambro trovis lokon en la iama stalo.

Parko redakti

La parko estas franca ĝardeno kun taksujoj. Meze fontano etendiĝas. La parko estas protektata de 1954, krome ĝi estas parto de Nacia parko.

En 1894 oni boris puton, el tio oni kreis fonton. Ne mankas lago, insulo, pontoj.

Fontoj redakti