Szabadkígyós (sabadkIdjOŝ) estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Békéscsaba. La nomo signifas libera-serpenta.

Kastelo de Szabadkígyós

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, fervojo Budapeŝto-Arad preteriras, inter Újkígyós kaj Békéscsaba.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1398, tiutempe oni kultivis kanabon. Komence la vilaĝo nomiĝis Kígyós, poste Ókígyós, fine ekde 1950 Szabadkígyós. En 1844 klasikisma kapelo, en 1850 grenejo, en 1879 kastelo de Wenckheim konstruiĝis. En la kastelo agrara faklernejo funkcias, ĉirkaŭ la kastelo protektita parko troviĝas. Preĝejo en 1997 konstruiĝis. La municipo longe estis en Újkígyós.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, apoteko, poŝto, sportejo.