Kastelo de Bikal
La Kastelo de Bikal aŭ konata pri la iama posedanto Kastelo de Puchner estas historia monumento, nun hotelo en Hungario en vilaĝo Bikal.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8b/Bikal_-_Palace.jpg/220px-Bikal_-_Palace.jpg)
Historio
redaktiGeneralo Antal Puchner ricevis la bienon kune kun 3 vilaĝoj en 1841 de la Habsburgoj. Li estis fidela apoganto de habsburga Imperio. La kastelo estis konstruita en la malfruaj 1840-aj jaroj. Post jaroj ĝi ofte trakonstruiĝis, la nuna formo aperis en 1889. Inter 1993-1996 ĝi estis renovigita, poste deklarita historia monumento.
Konstruaĵo
redaktiLa unuetaĝa malsimetria kastelo formas F-majusklon. Ĝi situas en parko, kiu estas ankaŭ historia monumento. La konstruaĵo mem estas atingebla el la ĉefvojo tra ornamriĉa pordo. En la unua etaĝo ornama balkono estas videbla, kiun 6 kolonoj tenas. La hotelaj ĉambroj imitas meblojn de la 19-a jarcento.