Kastelo de Derekegyház
La Kastelo de Derekegyház (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Károlyi [kAroji] estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Derekegyház.
Historio
redaktiEn Derekegyház grafa familio Károlyi konstruis la kastelon por gvidi la bienon en 1765 (la bieno mem estis aĉetita nur en 1772. En la 19-a jarcento la kastelo estis ĉaskastelo kun ĝardeno pri fazanoj. Oni konstruis la etaĝon en 1869. En 1913 la kastelo estis vendita al juda familio. La nova posedanto kreis modernan irigacian sistemon. La mansardo estis konstruita en 1932. Depost la 2-a mondmilito en la bieno ŝtatbieno kaj kolĥozo funkciis. La kastelo estas psikiatriejo ekde 1949.
Konstruaĵo
redaktiLa unuetaĝa baroka kastelo situas en granda parko, kie estas ankaŭ kapelo kaj aliaj domoj. La interno plene adaptiĝis al psikiatriejo.
Fontoj
redakti- hungare kun foto[rompita ligilo]
- hungare kun fotoj
- [1] hungare
- hungare (la koncerna teksto estas legebla ĉe la 3-a bildo) Arkivigite je 2015-08-29 per la retarkivo Wayback Machine