Kastelo de Devecser

La Kastelo de Devecser (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Esterházy [esterhAzi]) estas kastelo, ankaŭ fortikaĵo, historia monumento en Devecser.

Aerfoto pri la kastelo en Devecser
Devecser en la 18-a jarcento

Historio redakti

Nobeldomo estis konstruita en tiu ĉi loko en 1502, en 1514 dum la kamparana ribelo ĝi estis detruita. En la sekvaj jaroj ĝi estis rekonstruita, sed pro la komenciĝinta turka atako la nobeldomo estis fortigita kun muroj, remparoj, turo. En 1583 pro geedziĝo familio Nádasdy [nAdaŝdi] iĝis la nova posedanto, sed en 1626 familio Esterházy akiris ĝin, kiel lombardaĵo. Post falo de liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la fortikaĵo apenaŭ estis uzata. En 1790 la burgo barokiĝis kaj malaperis la pli gravaj fortikaĵaj partoj, la sekva trakonstruo okazis en 1890.

 
Vido al la kastelo-fortikaĵo en Devecser
 
Parto de la kastelo-fortikaĵo

Post la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon, longe ĝi estis malplena, fine la distrikta administrado profitis la kastelon. Dum la Hungara revolucio de 1956 en la fortikaĵo estis loko de la loka revolucia stabo. Baldaŭ la administrado trakonstruiĝis al Ajka, en la kastelo estis konstruitaj ankaŭ novaj modernaj partoj. Ekde 1986 la urba biblioteko funkcias en la kastelo, ĝi apartenas al la plej belaj hungaraj bibliotekoj.

Konstruaĵo redakti

La etaĝa kastelo kun keloj post la trakonstruoj tamen gardas elementojn el la gotiko kaj baroko.

Parko redakti

La parko estas protektata. Ĝi estis kreita en la 18-a jarcento. La Ruĝ-ŝlima katastrofo en Hungario en 2010 atingis ankaŭ la parkon, la herbejo plene neniiĝis, sed parto de la arboj restis plu vivaj.

Fontoj redakti