La Kastelo de Enying (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Batthyány [batjAnji]) estas historia monumento, nuntempa kuracejo en urbo Enying (Hungario).

Aerfoto pri kastelo de Enying

Historio redakti

Pri konstruado de tiu ĉi kastelo restis nur nebulaj informoj. Supozeble la familio Batthyány havis en tiu loko nobeldomon kaj centron de bieno en la 18-a jarcento. Fülöp Batthyány-Strattmann trakonstruis al pli granda, klasikisma kastelo inter 1809-1811. Ekde 1870 la posedanto jam estis alia riĉulo, en fino de la 19-a jarcento la kastelo denove estis trakonstruita kaj pligrandigita. Post la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon (same la ceterajn kastelojn). Interne ekde 1946 agrikultura lernejo funkciis. Inter 1959 - 1962 la kastelo plene estis renovigita, poste kontinue kuracejo funkcias ene.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa kastelo (tamen ambaŭ aloj estas nur teretaĝaj) kun keloj situas sola en la urbomezo. La konstruaĵo formas U-majusklon. La fasado estas simetria, meze estas la nuntempa ĉefenirejo. Super la ĉefenirejo ĉe la tegmento granda timpano (arkitekturo) etendiĝas. En la malantaŭa parto (meze inter la aloj) estas alia enirejo, kie pilieroj tenas balkonon, sub la balkono iam alvenis la kaleŝoj.

Parko redakti

La parko estis kreita en 1817. La arboj restis plejparte inter la 2 aloj. Nuntempe oni aranĝas tie subĉielajn teatrojn. En 2006 estis kreita ornamputo kun pelikano, ĉar tiu birdo estis blazonobesto de familio Batthyány. Pli frue en 1999 oni metis apud la ĉefenirejo bronzan buston pri Albert Szent-Györgyi.

Fontoj redakti