Kastelo de Füzérradvány

La Kastelo de Füzérradvány (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Károlyi [kAroji]) estas impona historia monumento en Hungario, en vilaĝo Füzérradvány.

Aerfoto pri la kastelo
Aerfoto pri la kastelo

Historio

redakti

La unua kastelo estis konstruita en fino de la 16-a jarcento. La familio Károlyi ricevis la bienon de Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio) en 1686, poste la konstruaĵo iĝis ĉaskastelo. En la 1850-aj jaroj kaj en la sekva jardeko la kastelo estis plene trakonstruita laŭ plano de Miklós Ybl. Post iom da tempo oni kolektis diversajn renesancajn kaj barokajn ornamaĵojn, artaĵojn eĉ el Italujo, en la 1900-aj jaroj la interna parto plene renesanciĝis.

 
Malantaŭa parto de la kastelo

Dum la 2-a mondmilito en la kastelo luksaj hotelo kaj muzeo funkciis, do nur kremo de la hungaroj vizitis ĝin. En 1945 la kastelo ŝtatiĝis, tamen poste la familio rericevis ĝin pro meritoj de Mihály Károlyi. En 1948 ŝanĝiĝis la politiko, la kastelo denove ŝtatiĝis kaj sanatorio ekfunkciis interne. La internaj instalaĵoj aŭ perdiĝis, aŭ aperis en proksimaj muzeoj. Depost la socialismo la kastelo estis plene renovigita, la restantaj ornamaĵoj revenis, poste kiel muzeo la kastelo funkcias.

Konstruaĵo

redakti
 
Vido el la interna korto

La unuetaĝa kastelo situas sola en mezo de granda parko, sed unu el la aloj estas nur teretaĝa. La konstruaĵo formas F-majusklon. La fasado estas malsimetria, en la dekstra parto okangula svelta turo altiĝas. En mezo de la fasado estas loggia. Interne estas viziteblaj 8 ĉambroj, ekzemple libreja, manĝa, dorma, babilada kaj bana ĉambroj. Estas videbla skribotablo, kie oni surskribis la pacon post liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a en 1711.

La parko estis kreita en mezo de 19-a jarcento kiel pejzaĝa parko. La unua platano estis plantita en 1721. Poste estis plantitaj platanoj, kiuj nun apartenas al la plej grandaj arboj en Hungario. Post jardekpoj precipe pinoj estis plantitaj. Estas ankaŭ videblaj tilioj kaj diversaj kverkoj, karpenoj. Ĉe la teraso la parka sistemo estis la franca.

Bildoj pri kastelo kaj parko de Füzérradvány
 
Meza parto de la fasado
 
Supro de la fasado
 
Unu el la ornamaĵoj
 
La oranĝerio
 
Interna parto en la kastelo
 
Koridoro en la kastelo
 
La banĉambro
 
Ŝtuparejo en la turo
 
Vido en la parko
 
Vido en la parko
 
Vido en la parko
 
Malnova platano
 
La banejo

En 1975 oni deklaris la parkon protektata. En la parko troviĝas ekzemple pavilonon kaj banejo.

Fontoj

redakti