Kastelo de Komárom

Kastelo-hospitalo en Komárom-Szóny

La Kastelo de Komárom konata ankaŭ pri la iama posedanta grafino Kastelo de Gyürky [djurki] estas historia monumento, nuntempa hospitalo en urbo Komárom (Hungario), iam en vilaĝo Szőny, kiu estas jam urboparto de la urbo.

Kastelo de Komárom

Historio redakti

En tiu loko estis biencentro kun simpla nobeldomo. Anstataŭ tio impona tiam moderna novbaroka kastelo estis konstruita inter 1911-1913. La arkitektoj estis en:Fellner & Helmer. La modernecon prezentas la servoj pri elektro, telefono, akvodukto, centra hejtilo kaj kanalizado. En 1945 la Ruĝa Armeo okupis kaj prirabis ĝin. Ekde la sekva jaro ĝi estas daŭre hospitalo de la urbo. Plena renoviga laboro okazis en 1995, la ekstera parto gardis la iaman kastelan formon. Interne la kasteleco malaperis, estas videbla nur la malsanuleja formo, escepte la ornamĉambron.

Konstruaĵo redakti

 
La ornama korta enirejo

La teretaĝa kastelo-hospitalo kun mansardoj kaj keloj situas sola en granda korto kun parko kaj memorkolono pri sismo en 1763. La kastelo estas simetria kaj formas U-majusklon. La majusklo longas 70 m kaj larĝas 35 m. Origine interne estis 65 ĉambroj por la grafa familio, iliaj gastoj kaj servistoj. La nuntempa nombro estas nekonata.

Parko redakti

La parko supozeble ekde la frua socialismo estis protektita. Ene kreskiĝas maloftaj arboj, arbustoj, kreskaĵoj. Aparte menciindas la Erantido vintra.

Fontoj redakti