Kastelo de Lovászpatona

La Kastelo de Lovászpatona (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Festetics-Somogyi-Esterházy [feŝtetiĉ-ŝomodji-esterhAzi]) estas historia monumento de Lovászpatona.

Aerfoto pri la kastelo en Lovászpatona

Historio redakti

Familio Festetics akiris la areon en 1738, supozeble li havis tie ankaŭ nobeldomon. Konstruado de la nun videbla kastelo daŭris inter 1794 - 1808, sed la finkonstruo okazis jam en tempo de familio Somogyi. Ĉirkaŭ 1850 trakonstruo okazis. La tria posedanto estis familio Esterházy. Depost la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon. Nuntempe ĝi estas bazlernejo de la vilaĝo.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa baroka konstruaĵo kun mansardoj situas en mezo de parko. La kastelo formas brikon, la fasado estas simetria. La meza parto iom reliefas, antaŭ la reliefaĵo estas malferma teraso, kiun 4 kolonoj tenas. Tie funkcias la enirejo. La malantaŭa flanko similas al la fasado, sed mankas kolona teraso. Interne la konstruaĵo jam perdis la barokan kastelstilon, ja longe instruado okazas en la ĉambroj.

Parko redakti

La parko estis kreita samtempe kun la kastelo. Ĝi estas protektata kaj krom la kastelo estas ankaŭ teretaĝaj flankodomoj. Antaŭ la kastelfasado estas areo kun buksacoj, kiuj estas tranĉitaj al 2 artaj figuroj. En la malantaŭa parto estas sportejo por la lernantoj. La cetera parkoparto estas dendrologia. La plej granda arbo estas Nigra pino 22 metrojn alta. Estas videblaj ankaŭ platano, kverkoj, tilioj, fraksenoj kaj aceroj.

Fontoj redakti