Kastelo de Rátót

La Kastelo de Rátót (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Széll estas historia monumento, nun privata hospitalo en Hungario, en vilaĝo Rátót.

Kastelo de Rátót
La kastelo en 1899

Historio redakti

Familio Széll aĉetis tie bienon kun teretaĝa domo en 1865. Ekde 1878 Kálmán Széll komencis okupiĝi pri bredado de bovoj, kiu iĝis modela por la plena lando. En 1890 laŭ planoj de Alajos Hauszmann oni plene trakonstruis la menciitan domon al kastelo kun 18 ĉambroj. Ofte estis Ferenc Deák gasto en la nova kastelo. Post la 2-a mondmilito ŝtatiĝo okazis, komence laboristoj loĝadis en la kastelo, poste ĝi iĝis kulturdomo, inter 1957-2001 lernejo. En 2003 privata medicina firmao aĉetis la kastelon kaj post la renoviĝo interne privata kliniko (aŭ medicina hotelo) funkcias kun 12 ĉambroj.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa konstruaĵo situas en parko. Mezo de la fasado iomete reliefas, en la teretaĝo estas 3 arkoformaj arkadoj, en la unua etaĝo teraso etendiĝas. En unu el la anguloj ronda turo altiĝas kun plia enirejo.

Parko redakti

La parko estas fama pri tio, ke Ferenc Deák plantis 13 arbojn memore al La 13 martiroj de Arad. La ceteraj arboj estas Taksusacoj, diversaj pinoj, sekvojoj.

Fontoj redakti