Kastelo de Sorokpolány

La Kastelo de Sorokpolány (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Szapáry [sapAri]) estas impona historia monumento en vilaĝo Sorokpolány.

Malnova foto pri la kastelo en Sorokpolány en la 1890-aj jaroj
Aerfoto pri la kastelo en Sorokpolány

Historio redakti

La unua mencio pri ia nobeldomo okazis en 1644. En la 1850-aj jaroj jam belega baroka kastelo estis videbla. Post pluraj aĉetadoj familio Szapáry aĉetis la kastelon en 1891. Oni konjektas, ke ankaŭ pluraj trakonstruoj okazis. En 1910 aliaj aĉetis la kastelon, tamen en la vilaĝo restis la nomo Szapáry. En 1927 signifa trakonstruo okazis. Dum la 2-a mondmilito la Ruĝa Armeo profitis la kastelon armea hospitalo. En 1946 la nova posedanto estis la vilaĝo mem, poste oni profitis ĝin kolegio, poste infanĝardeno kaj lernejo. En 2002 hungardevena dano aĉetis la kastelon. Post le renoviĝo la kastelo apartenas al la plej belaj kasteloj en la lando. En 2013 la posedanto aranĝis vizitotagon, tiam miloj povis vidi la kastelon.

 
Fasado de la kastelo

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa konstruaĵo kun keloj kaj mansardoj situas sola en parko. La fasado estas malsimetria, ĉar en la maldekstra angulo kupola turo estas videbla. Meze ambaŭflanke ŝtuparoj kuras kun balustradoj. La malantaŭa fasado havas 3 partojn, la du anguloj reliefas, la meza parto malreliefas, tie estas la malantaŭa, sed ornamriĉa elirejo.

Parko redakti

Granda parko apartenas al la kastelo, kie troviĝas diversaj ornamaĵoj. Antaŭ la ĉefa kaj malantaŭa fasado tre belaj ĝardenoj etendiĝas.

 
Meza parto de la kastelo
 
Vido al la kastelo en Sorokpolány

Fontoj redakti

 
Ornamputo en la parko