Kastelo de Szarvaskend
La Kastelo de Szarvaskend (konata ankaŭ pri la iama posedanto Sibrik [ŝibrik]) estas historia monumento, nuntempa lernejo kaj infanĝardeno en vilaĝo Szarvaskend.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/99/Szarvaskend_l%C3%A9gifot%C3%B3.jpg/220px-Szarvaskend_l%C3%A9gifot%C3%B3.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d6/V._Sibrik-k%C3%BAria_%289350._sz%C3%A1m%C3%BA_m%C5%B1eml%C3%A9k%29.jpg/220px-V._Sibrik-k%C3%BAria_%289350._sz%C3%A1m%C3%BA_m%C5%B1eml%C3%A9k%29.jpg)
Historio
redaktiJam en la 15-a jarcento la familio Sibrik havis la bienon en Szarvaskend. Laŭ arkeologoj la nuna kastelo havas mezepokan fundamenton. La nun videbla klasikisma kastelo estis konstruita en 1829, sed oni profitis iomete elementojn de la malnova nobeldomo. Post la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon. Baldaŭ ĝi iĝis bazlernejo kaj infanĝardeno de la vilaĝo.
Konstruaĵo
redaktiLa unuetaĝa kastelo situas en protektata parko. La fasado estas simetria, meze troviĝas la ĉefenirejo kun portiko, kiun 2 kolonoj tenas. En supro de la portiko teraso etendiĝas. Meze en la tegmenta nivelo en timpano videblas la familia blazono.
Parko
redaktiLa impona parko estas protektata. Iam estis ankaŭ aleo.
Fontoj
redakti- hungare kun fotoj Arkivigite je 2016-04-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto[rompita ligilo]