Kastelo de Tóalmás

La Kastelo de Tóalmás (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Wahrmann-Andrássy [varman-andrAŝi]) estas impona historia monumento en vilaĝo Tóalmás.

Kastelo de Tóalmás

Historio redakti

En la frua 19-a jarcento bienulo kreis grandan parkon en tiu ĉi loko. En la jaroj 1894 kaj 1895 familio Wahrmann konstruigis luksan unuetaĝan, parte barokan kastelon en la parko. En la frua 19-a jarcento la nova posedanto estis familio Andrássy. Ili uzis la kastelon dum somerumadoj aŭ ĉasadoj. Post la 2-a mondmilito la kastelo ŝtatiĝis, poste la sindikato uzis ĝin por somerumado de infanoj. Dum la socialismo ofte oni aranĝis filmokreojn, inter ili la plej signifa estis La kaporalo kaj la aliaj. Ekde 1989 la nova posedanto estas religia usona-hungara fondaĵo, en la kastelo oni aranĝas lernejon pri Biblio, poste somere infanoj somerumadas.

 
Kastelo de Tóalmás

Konstruaĵo redakti

La kastelo situas sola en tre granda parko. Ĝi havas ankaŭ mansardon kaj kelojn. La fasado estas simetria, la meza parto kun la enirejo reliefas (ĉefe la keloj formas duonrondon). Interne 50 ĉambroj troviĝas, sed ornamaĵo de la kastelo estas la duopa arka ŝtuparejo el ligno, kiu estas kopiaĵo de Operejo Garnier. Menciindas ankaŭ la stukoj.

Parko redakti

La parko estas anglasistema kaj vizitebla escepte la somerumadan periodon. Ĝi estis deklarita naturprotekta teritorio ekde la 1980-aj jaroj. Krom la malnovaj arboj estas videblaj akvoturo, kaj forcejego, ambaŭ en malbonaj statoj.

Fontoj redakti