Kataro en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Kataro en la Olimpikoj ekde la jaro 1984 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis kataraj partoprenantoj.

Kataro en la Olimpikoj

Flago de Kataro
IOK-kodo   QAT
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
vdr
la stelulo en la katara teamo ĝis nun estis la altosaltisto Mutaz Essa Barshim (jen en 2016), kiu en 2012 kaj 2016 akiris arĝentan kaj en 2020 dividis oran medalon (kun la italo Gianmarco Tamberi)
La olimpika flago

La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte ok medalojn: Temas pri 2 oraj, 2 arĝentaj kaj 4 bronzaj medaloj - al tio aparte kontribuis la altosaltisto Mutaz Essa Barshim, kiu en 2012 kaj 2016 akiris arĝentan kaj en 2020 dividis oran medalon (kun la italo Gianmarco Tamberi). Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 95-an rangon.

Ĝis la jaro 2008 Kataro estas unu el la lastaj tri landoj kiuj sendis tute viran delegacion al la olimpikoj. Post premo de la Internacia Olimpika Komitato ekde 2012 ankaŭ virinoj partoprenas. Kunordigas la teamon la Katara Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti