Katinka Andrássy
Grafino Katinka Andrássy [andrAŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Andrássy Katinka estis hungara memuaristo. Ŝiaj nobelaj antaŭnomoj estis csíkszentkirályi kaj krasznahorkai [ĉIksentmihAji krasnahorkai], ŝia origina persona nomo estis Katalin, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Károlyi Mihályné. Ŝi estis konata kiel "ruĝa grafino". Ŝiaj gepatroj estis Tivadar Andrássy kaj Eleonóra Zichy, ŝia edzo estis Mihály Károlyi.
Katinka Andrássy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1892 en Tiszadob |
Morto | 12-an de junio 1985 (92-jaraĝa) en Antibes |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Tivadar Andrássy |
Patrino | Eleonóra Zichy |
Frat(in)oj | Klára Andrássy, Ilona Andrássy (flegistino) kaj Borbála Andrássy |
Edz(in)o | Mihály Károlyi (1914–) |
Infano | Judit Károlyi (en) |
Okupo | |
Okupo | verkisto memuaristo |
Katinka Andrássy[1][2] naskiĝis la 21-an de septembro 1892 en Tiszadob, ŝi mortis la 12-an de junio 1985 en Antibes.
Biografio
redaktiKatinka Andrássy estis edukita hejme. Ŝi edziniĝis frue al Mihály Károlyi en 1914 kaj ŝi trovis sin en politika etoso. Post 4 jaroj ŝi iĝis edzino de ĉefministro, poste mallonge ŝtatestro. Pro politika ŝanĝo ili forlasis la landon kaj vivis en Aŭstrio, Svislando, Britio, Francio, krome ili vizitis ekzemple Sovetunion. Ŝi simpatiis kun la komunismo, eĉ ŝi helpis politikon de Stalino. En 1946 ili hejmenvenis kaj ŝia edzo iĝis ambasadoro en Parizo. La diplomata vivo ne daŭris longe, la geedza paro denove vivis en ekzilo. Károlyi mortis en 1955, baldaŭ Katinka hejmenvenis, ĉar ilia politiko estis plene akceptita en 1963. Ŝi ricevis kompletan ĉambron en iama propra palaco Károlyi, tamen ŝi ofte vojaĝis eksterlande. Ŝi naskis kaj edukis 3 gefilojn, krome ŝi ricevis 2 hungarajn premiojn en 1977 kaj 1982.
Ŝiaj kontribuoj
redakti- Együtt a forradalomban (memuaro, 1967)
- Együtt a száműzetésben (memuaro, 1969)
- Otthonaim (1978)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://www.wikidata.org/wiki/Q768833 wikidata
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM40893;jsessionid=8BB6457FBF34D108D4D9A109FF2E37B0 hungarlingva datenaro de muzeo
-
Katinka Andrássy ĉirkaŭ 1920
-
Katinka Andrássy en 1924
-
Portreto