Ilona Andrássy (flegistino)
Grafo Ilona Andrássy [andrAŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Andrássy Ilona Katalin Jakobina Mária estis hungara aristokrato, flegistino. Ŝiaj nobelaj antaŭnomoj estis csíkszentkirályi kaj krasznahorkai [ĉiksentkirAji kaj krasnahorkai], ŝiaj ambaŭ geedziĝaj nomoj estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Esterházy Pálné kaj Cziráky Józsefné [esterhAzi cirAku jOĵefnE], ŝiaj gepatroj estis Tivadar Andrássy kaj Eleonóra Zichy.
Ilona Andrássy (flegistino) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 22-an de majo 1886 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Tőketerebes |
Morto | la 21-an de aŭgusto 1967 en Kanado Peterborough (Ontario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Tivadar Andrássy |
Patrino | Eleonóra Zichy |
Frat(in)oj | Borbála Andrássy, Katinka Andrássy kaj Klára Andrássy |
Edz(in)o | József Cziráky (en) (1917–) Pál Esterházy von Galántha (en) (1909–) József Cziráky (en) |
Okupo | |
Okupo | flegisto |
Ilona Andrássy[1][2][3] naskiĝis la 22-an de majo 1886 en Tőketerebes (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Trebišov en Slovakio), ŝi mortis la 21-an de aŭgusto 1967 en Peterborough (Ontario) (Kanado).
Biografio
redaktiIlona Andrássy kreskis en la familia kastelo en Tőketerebes kun helpo de eksterlandaj edukistoj, ŝi ricevis edukadon taŭgan al sia statuso, estis instruita fremdajn lingvojn (germana, angla kaj franca) kaj ricevis bonegan ĝeneralan edukadon. Tamen ŝia okupiĝo estis verki leterojn, eseojn kaj taglibron. En 1909 ŝi edziniĝis al princo Esterházy, kiu baldaŭ mortis dum la 1-a mondmilito en 1915. Dum la mondomilito Ilona estis flegistino de la Ruĝa Kruco. En 1917 ŝi denove edziniĝis al grafo hu:Cziráky József, baldaŭ ŝi naskis tri filojn. Dum la Hungara Sovetrespubliko la geedzoj estis malliberigitaj, iom poste ili retiriĝis al kastelo en Dénesfa. Ankaŭ la 2-a mondmilito atingis ilin en la kastelo. Post la komunista transpreno ili estis forpelitaj kaj ĉio el ilia posedaĵo estis eksproprietigita, eĉ en 1951 Ilona estis arestita nelonge. Intertempe 2 el ŝiaj filoj disidis al Kanado. Ŝi vidviniĝis en 1960, en la sekva jaro ŝi moviĝis al Kanado, kie ŝi pasigis la lastajn tri jarojn de sia vivo en mensa perturbo en flegejo. Kelkaj el iliaj posteuloj daŭre vivas en Kanado.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Adósom vagy élet (poemaro, 1933)
- Mindennek vége! Andrássy Ilona grófnő első világháborús naplója (taglibro, 2014)
- Andrássy Ilona grófnő irathagyatéka, 1-3. (taglibroj, teatraĵoj, 3 volumoj, 2017–2020)
Fontoj
redakti- biografio hungare Arkivigite je 2022-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- datenoj hungare