Dénesfa (dEneŝfa) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Kapuvár. La nomo estas hungare Dániel-vilaĝ'. Dániel estis historia figuro, defendante la reĝon. Tial li ricevis tiu ĉi bienon.

La komunumo situas for de la fervojo, ĉefvojo, rojo Répce estas proksime.

Historio redakti

En 1600 kaj en 1900 okazis grandaj inundoj. En 1985 la loko ricevis sendependiĝon. En 1610 kastelo de Cziráky (cirAki) konstruiĝis kune kun belega parko. En 1921 eksreĝo Karlo la 4-a Habsburg apud la vilaĝo flugmaŝine descendis por reakiri la potencon. La puĉo fiaskis, sed kie la flugmaŝino tuŝis la teron, estas tie memorkapelo.

En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. En 1959 kolĥozo pri Lajos Kossuth formiĝis.