Katrina and the Waves

Katrina and the Waves - angle, "la ondoj", prononco laŭ sistemo IFA [kɐtɹˈiːnə ænd ðə wˈe͡ɪvz] - estas brita muzikgrupo. Ĝi formiĝis en 1981 en Kembriĝo (Britio) kaj vaste konatas interalie pro la kanto Walking on Sunshine ("promenante en sunlumo") de 1985. La grupanoj kune kun la kantistino Katrina Leskanich reprezentis Brition en la Eŭrovido-Kantokonkurso 1997, okazinta la 3-an de majo en Dublino (Irlando) kaj gajnis la konkurson: la kanto Love shine a light - «Amo brilegu» - atingis 227 poentojn. La venkantoj kreis novajn rekordojn: 10 landoj atribuis 12 poentojn al Love shine a light kaj la kanto havis 70 poentojn pli ol la dua vico.

Katrina and the Waves
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti