Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio

kaverno en Hispanio
Monda heredaĵo de UNESKO

Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio estas komuna nomo por aro de kavernoj kun prahoma arto en la nordo de Hispanio deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko. Ili estas eksterordinara atesto pri apogeo de kaverna arto dum Paleolitiko en Eŭropo, inter la jaroj 35.000 kaj 11.000 antaŭ Kristo.

Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio
Monda heredaĵo

Kopio de pentraĵoj de kaverno Altamira (Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio)
Lando  Hispanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii
Fonto 310
Regiono** Eŭropo
Registra historio
Registrado 1985  (9-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Kaverno Altamira redakti

La centra kaj ĉefa kaverno estas Altamira, en la municipo Santillana del Mar, en Kantabrio. En ĝi bone konserviĝas unu el la plej valoraj aroj de pentraĵoj de Prahistorio. La pentraĵoj estis faritaj dum Malfrua Paleolitiko, en la periodoj Magdalenio kaj Solutreo. La stilo de la artaĵoj estas nomita franca-kantabra skolo kaj en ĝi rimarkindas la realismo de la reprezentitaj figuroj. La kaverno Altamira estis agnoskita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1985. En 2001 la Nacia Muzeo kaj Centro de Esploro de Altamira estis inaŭgurita apud la kaverno, enhavante ekzaktan kopion de la originala kaverno.

Ceteraj kavernoj redakti

En la jaro 2008, tio estas 23 jarojn post agnosko de Altamira kiel monda heredaĵo, Unesko ampleksigis tiun rangon al ankoraŭ 17 aliaj kavernoj de la Kantabra Kornico kun grandvalora prahoma arto. La kavernoj nove enlistigitaj estas en la tri aŭtonomaj komunumoj Asturio, Kantabrio, kaj Eŭskio.

Jen listo de la kavernoj registritaj kiel monda heredaĵo de Unesko, tamen ankoraŭ ekzistas multegaj aliaj kavernoj en la nordo de Iberio kun prahoma kaverna arto.

Kantabrio redakti

Krom Altamira, naŭ kavernoj:

Asturio redakti

Kvin kavernoj:

Eŭskio redakti

Tri kavernoj en provincoj Gipusko (2) kaj Biskajo (1):