Keizan (瑩山; 21-a de Novembro de 1268 - 29-a de Septembro de 1325) estis japana bikŝuo, konsiderita kiel la dua granda fondinto de la budhisma skolo Sōtō de Zeno. La unua fondinto, la bikŝuo Dōgen, estas konata ene de la skolo kiel Alta patriarko (Kōso, 高祖), dum Keizan estas konata kiel Granda patriarko (Taiso, 太祖).[1]

Keizan (瑩山)
Persona informo
Naskiĝo 21-a de Novembro de 1268
en Japanio
Morto 29-a de Septembro de 1325
en Japanio
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo bikŝuo
vdr

Keizan kaj liaj disĉiploj estas konataj pro la disvastigo de la skolo Sōtō tra Japanio, for de la klostra bikŝua praktikado de la bikŝuejo Eiheiji de Dōgen, kaj ĉar transformis la skolon en pli popularan religion je ĉiu nivelo de la japana socio. Keizan fondis plurajn bikŝuejojn, inter ili, Yōkōji kaj la ĉefan bikŝuejon Sōjiji, unue konstruita en la duoninsulo Noto kaj translokigita al Curumi en Jokohamo en 1911. Sōjiji kaj Eiheiji estas nun la du ĉefaj trejnejoj de la skolo Sōtō.

Nomoj redakti

Keisan estas ankaŭ konata per la nomoj Keizan Jōkin (瑩山紹瑾) kaj la postmorta titolo donita al li de la imperiestro Meiji, Taiso Jōsai-daishi (太祖常済大師).[2]

Lia nomo de naskiĝo estis Gyōshō (行生).

Referencoj redakti

  1. Heine, Steven. (2008) Zen skin, Zen marrow: will the real Zen Buddhism please stand up? (angle). Oxford University Press. ISBN 0-19-532677-6.
  2. Pussel, Ryofu. (2010) A Critical Analysis of the Buddhist 88-Temple Pilgrimage on Shikoku Island. Xlibris. ISBN 1-4535-3665-5.