Dōgen

Zen-monaksoj en la frua Kamakura-periodo en Japanio

Dōgen (japane 道元; 19-an de januaro 1200, 22-an de septembro 1253), estas japana bikŝuo, fondinto de la budhisma skolo Sōtō de Zeno.

Dōgen  (Japane)

Aliaj nomoj: Kigen
Titoloj: Dōgen-zenji, Eihei Dōgen, Kōso Jōyō-daishi, Busshō Dentō-kokushi
Japane: 道元
Informoj
Skolo: Sōtō
Instruisto: Tiāntóng Rújìng
Morto: 22-an de Septembro de 1253
vdr
Dōgen
Persona informo
道元
Naskonomo 希玄
Naskiĝo 19-an de januaro 1200 (1200-01-19)
en Otokuni district
Morto 29-an de septembro 1253 (1253-09-29) (53-jaraĝa)
en Kioto
Religio Soto vd
Etno japanoj vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Familio
Dinastio Koga family vd
Patro Minamoto no Michichika vd
Patrino Fujiwara no Ishi vd
Profesio
Alia nomo 高祖 • 仏性伝燈国師 • 承陽大師 vd
Okupo bikŝuofilozofoinstruisto vd
Verkado
Verkoj Shōbōgenzō ❦
Fukan zazengi ❦
Shōbōgenzō Zuimonki ❦
Q11457655 vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Unue li bikŝuiĝis sub la skolo Tendai en Kioto, sed la instruoj de la skolo ne kontentigis lin, do li vojaĝis al Ĉinio por serĉi pli aŭtentan budhismon, kie li restis dum kvin jarojn kaj finfine trejnis sub la bikŝuo Tiāntóng Rújìng, zena majstro de la skolo Cáodòng. Post reveni al Japanio, li komencis disvastigi la praktikadon de zazen (sidanta zeno) per verkoj kiel Fukanzazengi kaj Bendōwa.

Li finfine malligiĝis de la skolo Tendai kaj post daŭraj konfliktoj kun la povhava skolo, li forlasis Kioton kaj iris al la monta kamparo kie li fondis la bikŝuejon Eiheiji, kiu ankoraŭ estas la ĉefa bikŝuejo de la skolo Sōtō.

Dōgen estas konata pro sia kolekto da eseoj, Shōbōgenzō (正法眼蔵), kaj aliaj verkoj, kiel Eihei Kōroku kaj Eihei Shingi, la unua kodo por bikŝuoj verkita en Japanio.

Nomoj redakti

Dōgen estas konata per sia titolo kiel ĉefbikŝuo ĉe Eiheiji, Dōgen-zenji (道元禅師); per la nomo de sia bikŝuejo, Eihei Dōgen (永平道元); per nomo, kiun li uzis en la estinteco, Kigen (希玄); per la postmorta titolo (okurina) donita al li de la imperiestro Meiji en 1879, Kōso Jōyō-daishi (高祖承陽大師), aŭ per la titolo Busshō Dentō-kokushi (仏性伝東国師) donita al li en 1854 de la imperiestro Kōmei.[1]

Referencoj redakti

  1. 典座ネット (japane). Alirita 04-06-2019.