Kenta Ŝtata Universitato

Kenta Ŝtata Universitato (angle Kent State University) estas publika esploraduniversitato en Kent, Ohio. La universitato ankaŭ inkludas sep regionajn kampusojn en Nordorienta Ohio kaj kromaj instalaĵoj en la regiono kaj internacie. Regionaj kampusoj situas en Ashtabula, Burton, Orienta Liverpool, Jackson Township, New Philadelphia, Salem kaj Warren´rn Ohio, kun kromaj instalaĵoj en Klevlando, Independence kaj Twinsburg en Ohio kaj aldone en Novjorko, Novjorkio]] kaj Florenco, Italio.

Kenta Ŝtata Universitato
publika esplorada universitato • publika eduka institucio en Usono
Informoj
fondodato 1910
speco publika
Situo
Geografia situo 41° 8′ 49″ N, 81° 20′ 36″ U (mapo)41.146944444444-81.343333333333Koordinatoj: 41° 8′ 49″ N, 81° 20′ 36″ U (mapo)
lando Usono
urbo Kent
adreso Executive Office, 2nd Floor Library, Kent, OH, 44242-0001
poŝtkodo 44242-0001
Nombroj
nombro de studentoj 26 822 vd (stato: septembro 2020)
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio de Esploradaj Bibliotekoj
• Koalicio por Retigita Informo
• Association of Public and Land-grant Universities
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd
Kenta Ŝtata Universitato (Ohio)
Kenta Ŝtata Universitato (Ohio)
DEC
Kenta Ŝtata Universitato
Kenta Ŝtata Universitato
Kenta Ŝtata Universitato (Usono)
Kenta Ŝtata Universitato (Usono)
DEC
Kenta Ŝtata Universitato
Kenta Ŝtata Universitato
Map
Kenta Ŝtata Universitato
vdr

La universitato estis fondita en 1910 kiel instru-lernejo. La unuaj klasoj estis okazigitaj en 1912 en diversaj lokoj kaj en provizoraj konstruaĵoj en Kent kaj la unuaj konstruaĵoj de la origina kampuso malfermiĝis la sekvan jaron. Ekde tiam, la universitato kreskis por inkluzivi multajn pliajn abiturientajn kaj diplomiĝajn programojn pri artoj kaj sciencoj, esploraj ŝancoj, kaj ankaŭ pli ol 1,000 hektarojn kaj 119 konstruaĵojn sur la Kent-kampuso. Dum la malfruaj 1960-aj jaroj kaj fruaj 1970-aj jaroj, la universitato estis konata internacie pro ĝia studenta aktivismo kontraŭ la usona partopreno en la Vjetnama milito, ĉefe pro la masakro ĉe la Kenta Ŝtata Universitato en 1970.

En septembro 2017, Kenta Ŝtata Universitato estas unu el la plej grandaj universitatoj en Ohio kun 39 367 studentoj en la ok-universitata sistemo kaj 28 972 studentoj ĉe la ĉefkampo en Kent. En 2010, Kent State estis vicigita kiel unu el la altkvalitaj 200 universitatoj en la mondo fare de Times Higher Education.