La Franciskana monakejo Kerbscher Berg (germane: Franziskanerkloster Kerbscher Berg) estas iama franciskana klostro sur Kerbscher-monto en Dingelstädt, Germanujo. Ĝi troviĝas en pejzaĝprotektejo ĉirkaŭite de ĉirkaŭ 200 tilioj.

Kerbscher Berg
monto
supermara alteco

370 m

Geografia situo 51° 19′ N, 10° 18′ O (mapo)51.31437888888910.301151111111Koordinatoj: 51° 19′ N, 10° 18′ O (mapo) f4
Kerbscher Berg (Turingio)
Kerbscher Berg (Turingio)
DEC
Kerbscher Berg
Kerbscher Berg
Situo de Kerbscher Berg
Map
Kerbscher Berg
vdr
Kerbscher-monto sur historia poŝtkarto
La iama franciskana monakejo kun kirko

Franciskana monaĥejo redakti

La klostro estiĝis 1864 per starigo de la unua alo konstraĵo. Post ties finfariĝo en 1866 konsekritis la tuto fare de episkopo Konrad Martin. En 1875 la monakejo aboliciitis dum kulturbatalo fare de la prusaj aŭtoritatoj; repreniĝo de la aktivaĵoj estis en 1887. Restarto de la konstruado estis en 1889/90 fare de la arkitekto ordena Paschalis Gratze; inaŭguro estis en 1893, konsekro en 1901 je honoro de la japana martiro Petrus Baptista Blasquez kaj siaj kamaradoj (1597). Inter 1899 kaj 1901 estis nova pligrandiĝo klostra per konstruo de la suda alo.

Ekde 1918 iĝis floro de monakeja vivon kion finis la nazioj en 1944 per abrupta konfisko. Post la Dua mondmilito la franciskanoj rajtis reveni en la domicilon. Post 1961 la klostro estis okazejo de ĉiujaraj tutdiocezaj pilgrimoj virinaj. Inter la jaroj 1966 kaj 1992 Kerbscher Berg estis novicejo por franciskanoj de GDR. Sed en 1994 deklaritis fare de la ordenestraro la foriro. Sekve kelkaj ursulaninoj ekloĝis surloke. La episkopujo de Erfurto transprenis la areon kaj kreis samloke familian centron kiu inaŭguritis en 1992. Domo kaj ĝardeno sekve aliaranĝitis kaj la preĝejo ankaŭ moderniĝis.

Preĝejo martena redakti

Post kiam la malnova Marteno-kirko ege damaĝitis verŝajne pro la Tridekjara milito, novkonstruaĵo de la kirko estis en 1700 laŭ iniciativo kaj financigo fare de la instruistino Anna Maria Eckardt. En 1836 estiĝis nova konstruo fare de la konstruinspektoro Engelbrecht je la nomo Sankta kruco kaj en 1866 iĝis nova pligrandiĝo. En 1889, post malkonstruiĝo preĝeja, naskiĝis nova kirko en 1890. Konsekron faris en 1901 - je la honoro de la franciskanaj martiroj - Conrad Zehrt. En 1931 nove farbitis la preĝejo interne. Krom altaron ĉefan kun grupo de krucumituloj, penda altaro kun figuroj de la 14 helpantoj en mizero kaj bildoj de diversaj ordenanoj el malsamaj jarcentoj. Kirkaj vitraloj montras Sanktan Franciskon, Klaran el Asizo, imagon de Elizabeto de Hungario, de Ludoviko la 9-a (Francio) kaj de patronoj ordenaj.

Konvento redakti

Komenciĝis la konventkonstruo en la jaro 1864-a; meto de la fundamenta ŝtono estis en la 18-a de septembro. En 1867 la monakejo transdonitis al la franciskanoj. Supre de la enirejo videblas la krucumite mortinta Jesuo el la 14-a jarcento (el Monaĥejo Zella). La konstruo faritis per hejma konka kalko. Aldona konstruo estis inter 1899 kaj 1900. Krome faritis klostra ĝardeno kaj tombejo por la mortintaj ordenanoj.

Literaturo redakti

  • Arkadius Kullmann: Der Kerbsche Berg bei Dingelstädt. Verlag Cordier Heiligenstadt 1951
  • Johann Vinzenz Wolf: Denkwürdigkeiten des Marktfleckens Dingelstädt im Harz-Departement, Distrikt Heiligenstadt, Cordier, Heiligenstadt 1994, ISBN 978-3-929413-12-0
  • Heinrich Koch: Chronik der Stadt Dingelstädt. Eldonis Norbert Günther. Teil 1, Teil 2. Dingelstädt 2004, p. 204
  • Gerhard Müller: "Der Kerbsche Berg bei Dingelstädt". En: Christian Loefke i.a. (eld.): Für Gott und die Welt. Franziskaner in Thüringen, Schöningh, Paderborn 2008, ISBN 978-3-506-76514-7, p. 221–224

Eksteraj ligiloj redakti