Kukinsula kanbirdo

(Alidirektita el Kerearako)

La Kukinsula kanbirdoKerearako (Acrocephalus kerearako) estas paserina birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kukinsula kanbirdo
Kukinsula kanbirdo
Kukinsula kanbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. kerearako'
Acrocephalus kerearako
(Holyoak, 1974)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Estas bruneca birdo pli malhela ĉe flugiloj kaj vosto. La frunto estas iom ebeneca; la beko sufiĉe longa kaj tre akrapinta. La bazo de la suba makzelo estas pli hela. En vizaĝo, kiel kutime inter kanbirdoj, estas malhela traokula strio kaj hela superokula strio.

Ĝi troviĝas kiel endemismo nur en la Kukinsuloj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, marĉoj, kanejoj, indiĝenaj arbustaroj kaj ruraj ĝardenoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Ekzemple ĉe Mangaia, estas vario de enmetitaj specioj inklude la agresema Komuna minao Acridotheres tristis (ĉirkaŭ 9,000 birdoj), katoj kaj ratoj (ambaŭ la Pacifika rato Rattus exulans kaj la Nigra rato R. rattus), kaj klarigado por agrikulturo kaj paŝtado de kaproj kaŭzas la habitatodetruon kaj fragmentadon.

Fonto redakti