Keresztély Kátsor

Keresztély Kátsor [kerestEj kAĉor], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kátsor Keresztély estis hungara katolika pastro, piarista monaĥo, instruisto, dramisto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima sinsekvo) Kácsor András [kAĉor andrAŝ].

Keresztély Kátsor
Persona informo
Naskonomo Kácsor András
Naskiĝo la  28-an de novembro 1710(nun 1710-11-28)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 28-an de aŭgusto 1792
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Okupo
Okupo historiisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Keresztély Kátsor[1] naskiĝis la 28-an de novembro 1710 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 28-an de aŭgusto 1792 en Pest (urbo).

BiografioRedakti

Keresztély Kátsor maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li aliĝis al la piaristoj en 1727. Li instruis en Pest kaj Debrecen (1730), poste li studis filologion kaj teologion en pluraj hungaraj urboj. En 1734 li pastriĝis, poste li denove instruis en diversaj urboj. Ekde 1783 li instruis en sia naskiĝurbo. En tiu longa instrua periodo li estis ankaŭ monaĥejestro aŭ lernejestro, krome li verkis dramojn por prezenti ilin en lernejoj (memoru: tiutempe teatroj ankoraŭ ne ekzistis en Hungarlando). En la lasta periodo li estis ankaŭ arkivisto.

Elektitaj dramojRedakti

  • Onomasticus Mercurii Stephanitus (1728)
  • Ilias in nuve sive Diva Catharina (1736)
  • Daphnis (1771)

Aliaj kontribuojRedakti

  • Liber de cosmographiae et matheseos principiis
  • Tractatus de quaestionibus
  • Brevis ac dilucida rerum sacrarum
  • Capitularii cononico regularis (1760)

FontojRedakti

ReferencojRedakti