Calorguen

komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio
(Alidirektita el Kerorgen)

Calorguen - prononco kalɔʁgɛ̃, jen france, bretone Kerorgen - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 729 loĝantoj sur areo de 8,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 86 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Lanvallay / Lanvalae. La teritorio havas komunan limon kun Les Champs-Géraux, Évran, Lanvallay, Saint-André-des-Eaux, Saint-Carné, Saint-Juvat kaj Trévron.

Calorguen / Kerorgen
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Lanvallay / Lanvalae
Komunumaro Dinan Agglomération
INSEE kodo 22026 [+]
Poŝtkodo 22100
Demografio
Loĝantaro 729  (2021) [+]
Loĝdenso 86 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 25′ N, 2° 2′ U (mapo)48.410277777778-2.0288888888889Koordinatoj: 48° 25′ N, 2° 2′ U (mapo) [+]
Alto 60 m [+]
Areo 8,48 km² ( 848 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Calorguen / Kerorgen (Côtes-d'Armor)
Calorguen / Kerorgen (Côtes-d'Armor)
DEC
Calorguen / Kerorgen
Calorguen / Kerorgen
Situo de Calorguen / Kerorgen
Calorguen / Kerorgen (Francio)
Calorguen / Kerorgen (Francio)
DEC
Calorguen / Kerorgen
Calorguen / Kerorgen
Situo de Calorguen / Kerorgen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calorguen [+]
vdr

Geografio redakti

Calorguen situas je 5 km sude de Dinan. Ĝi konsistas el centro kaj 29 domaroj. Ĝi estas borderita oriente per la rivero Rance kaj ties kanalo en kiu du kluzoj estas sur ĝia teritorio.

Heraldiko redakti

  Blazono france D'azur aŭ six billettes d'argent ordonnées 3, 2 et 1, au chef de gueules soutenu d'or et chargé de trois annelets du même.
esperante Lazura kun ses arĝentaj ŝindoj ordigitaj 3, 2 kaj 1, kun ruĝa kapo ore subtenata kaj ŝarĝita per tri ringetoj samkoloraj.
Detaloj

Lokoj kaj monumentoj redakti

 
Paroĥa preĝejo Saint-Hubert.
  • Preĝejo Saint-Hubert (1584-1788-1838)
  • Palaco de La Ferronnays, 16-a jarcento, ekstero tutjare videbla, klasita monumento historia[1]

Elstaruloj ligitaj al la komunumo redakti

  • Bernard Hinault (n. en 1954), franca biciklisto kun la plej bela sukcesaro ĝis nun, estas nun agrikulturisto en Calorguen
  • Charly Oleg, vere Charles Olejniczak (n. en 1931), franca pianisto kaj televida prezentisto de polaj familiaj radikoj

Galerio redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Datumbazo "Mérimée" : PA00089048

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti