Kid Bengala
Kid Bengala (Knabo Bastono) estas la arta nomo de la brazila pornografia aktoro Clóvis Basílio dos Santos. La aktoro iĝis fama figuro en la brazila pornografia kino pro siaj fizikaj virtoj.
Kid Bengala | |
---|---|
Persona informo | |
Dato de naskiĝo | 19-an de novembro 1954 |
Loko de naskiĝo | Santos - São Paulo, Brazilo |
Naskonomo | Clóvis Basílio dos Santos |
Grandeco de peniso | 33 cm |
Nacieco | brazilano |
Kromnomo | Kid Bengala |
Rilataj paĝaroj | |
Li gajnis la nomon "bengala" (bastono) pro tio, ke li ofte aperas akompanata de bastono kiu havas la saman mezuron de sia laborilo: peniso 33-centimetroj longa. Krom la mira longeco, sia amorilo havas grandan dikecon kaj iĝas ege rigida dum erekto.
Li aktoris en filmoj kiel: "Kid Bengala" (Knabo Bastono), "Casal no Pau" (Paro en Stango/Kaco) kaj "Sexo no Salão 2006" (Sekso en la Salono 2006). La lasta filmo havas inter la seksaj scenoj intervjuon kun la aktoro.
En 2008, li kandidatiĝis por iĝi urba deputito en São Paulo, sed ne sukcesis elektiĝi. li ricevis 902 voĉdonojn en la balotado, tio signifas nur 0,02% de la validaj voĉdonoj.
Eksteraj ligiloj
- Kid Bengala ĉe Instagram
- Kid Bengala ĉe Twitter
- Kid Bengala ĉe YouTube