Kinĉeŝ
Bazaj informoj
redaktiKinĉeŝ, ukraine Кінчеш, ĉeĥe Kinčes, hungare Kincses [kinĉeŝ] estas ne memstara malgranda vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo en municipo de Koritnjani.
Situo
redaktiKinĉeŝ situas sur ebenaĵo.
Historio
redaktiLa vilaĝo naskiĝis dum dominado de Ĉeĥoslovakio. Tiam la ukrainoj fondis lernejon en biencentro nomata Kincses por disrompi la hungarecon. Poste ankaŭ domoj konstruiĝis. Inter 1938-1945 la hungara regiono kun slavaj insuloj (kiel Kinĉeŝ) rehungariĝis pro la Unua Viena Arbitracio. Ekde 1945 Kinĉeŝ apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 vivis en Kinĉeŝ 328 homoj, inter ili 82 hungaroj.