King Kong estas nomo de fikcia figuro de grandega simio el Insulo de Kranioj, kiu estis de la jaro 1933 multfoje filmita. Plej multe pionira por tiu ĉi nomo estas filmo el 1933, filma refaro estas el la jaroj 1976, 2005 kaj aliaj.

King Kong
literatura rolulo • filma rolulo • monstro • movbilda persono • japana monstrego • fictional ape • anthropomorphic monkey
Originala titolo King Kong
Kina aperdato 2 mar. 1933
Muziko de Max Steiner
Rolantoj Fay Wray
vdr

En la origina verko la simio nomiĝas Kong - ĝi ricevis la nomon de loĝantoj de Insulo de Kranioj en Hinda oceano, kie Kong vivis kun aliaj same superkreskintaj bestoj kiel ekz: pleziosaŭro, pterosaŭro kaj dinosaŭro. Aldonan nomon King (reĝo) ĝi ricevis de usona filma ekspedicio gvidita de Carl Denham, kiu ĉasis Kongon kaj alveturigis ĝis Novjorko al ekspozicio. Kong forkuris kaj grimpis sur Empire State Building (en refilmigo el 1976 ĝi grimpis sur World Trade Center), kie ĝi estis pafmortigita per aviadiloj, kvankam eksonis "tio estis belulino, kiu mortigis la monstron" - Kong nome grimpis tien sole tial, ke ĝi savu aktorinon Ann Darrow (Dwan en la refilmigo el 1976). Eĉ kiam fakte mortigis ĝin Carl Denham, kiam li alveturigis ĝin Novjorkon.

Filmografio redakti

Vidu ankaŭ redakti