Kinodesmo

fadeno uzita de antikvaj grekoj por kaŝi la glanon de la peniso

Kinodesmo (greke: κυνοδέσμη, laŭvorte "hundligilo") estis ŝnureto aŭ ŝnuro aŭ foje leda strio kiu estis portita ĉefe de atletoj en Antikva Grekio kaj Etruria por malhelpi la malkovron de la glano de la peniso en publiko (konsiderita malĝentila) kaj por restrikti neligitan movadon de la peniso dum sporta konkurso.[1] Ĝi estis ligita streĉe ĉirkaŭ la akroposthion, la plej fora, tubforma parto de la prepucio kiu etendiĝas preter la glano. Kiel prezentita en antikvgreka arto la kinodesmo estis portita de kelkaj atletoj, aktoroj, poetoj, simpoziastoj, kaj komastoj. Ĝi estis portita dumtempe enpublike kaj povis esti eltirita kaj remetita laŭvole. La restanta longeco de ŝnureto aŭ povus esti alligita al talia bando por tiri la penison supren kaj malkovri la skroton, aŭ ligita ĉirkaŭ la bazo de la peniso kaj skroto por ke la peniso ŝajnu kurbiĝi supren.[1]

Bildo de klasika greka atleto portanta la kinodesmon (atribuita al la pentristo Triptolemo, datiĝanta de ĉ. 480 a.n.e.)

Celo redakti

 
La du malsamaj manieroj en kiu la kinodesmo povas esti ligita. Supre: la ligo ĉirkaŭ la prepucio estas konektita al zoneca nodo ĉirkaŭ la talio. Malsupre: la ligo ĉirkaŭ la prepucio estas konektita al maŝo ĉirkaŭ la skroto.

La publika malkovro de la penisa kapo estis rigardita de la grekoj kiel malhonorinda kaj hontiga, io nur vidita ĉe sklavoj kaj barbaroj.[1] Modesteco kaj dececo postulis, ke viroj kiuj montris sin mem nuda en publika loko, kiel atletoj aŭ aktoroj, devas kaŝi sian glanon.[1] La uzado de la kinodesmo povintus ankaŭ helpi nature longigi la prepucion, kiu estis vidita kiel dezirinda.[2]

En la greka kaj roma kuracpraktikoj, oni pensis, ke la polucio malfortigas virojn, kaj estis precipe pensita influanta la kvaliton de la vira voĉo. En antikva Romo, ĉi tiu formo de ne-kirurgia infibulacio tiel povus esti uzita de kantistoj kiel reĝimo por konservi la voĉon.[3]

En arto redakti

Ĝi estas unue aludita en literaturo en la 5a jarcento a.n.e, en la parte konservita satirusa teatraĵo Theoroi de Esĥilo. Estas pli frua indikaĵo de la bildoj de atletoj sur antikvgreka ceramiko. La kinodesmo estis ankaŭ uzita de la Etruskoj kaj Romianoj kiuj nomis ĝin ligatura praeputii.[4] La Romianoj tamen preferis uzi ringon konitan kiel fibula, prefere ol bando, por kaŝi la glanon.[4]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 The Mask of Socrates: The Image of the Intellectual in Antiquity Paul, University of California Press. pp. 28–30. isbn = 9780520201057
  2. Frederick M. Hodges, The Ideal Prepuce in Ancient Greece and Rome: Male Genital Aesthetics and Their Relation to Lipodermos, Circumcision, Foreskin Restoration, and the Kynodesme. Bulletin of the History of Medicine, volume 57, p. 375-405
  3. Marcialo 6.82, Juvenalo 6.73, 379; J.P. Sullivan, Martial, the Unexpected Classic (Cambridge University Press, 1991), p. 189; Peter Schäfer, Judeophobia: Attitudes toward the Jews in the Ancient World (Harvard University Press, 1997), p. 101; Peter J. Ucko, "Penis Sheaths: A Comparative Study," in Material Culture: Critical Concepts in the Social Sciences (Routledge, 2004), p. 260.
  4. 4,0 4,1 Ellis, Havelock (2013). Studies in the Psychology of Sex, Volume 1. Butterworth-Heinemann. p. 22.