Kirchleerau

komunumo de Svislando
Kirchleerau
Blazono de Kirchleerau
Preĝejo de Kirchleerau
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zofingo
Koordinatoj  47° 16′ 40″ N 8° 4′ 10″ O / 47.27778 °N, 8.06944 °O / 47.27778; 8.06944 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 40″ N 8° 4′ 10″ O / 47.27778 °N, 8.06944 °O / 47.27778; 8.06944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 746
Areo 4,36 km²
Alteco 512 m super marnivelo
Poŝtkodo 5054
Komunumkodo 4275
Mapo de Kirchleerau
vdr

Pri la komunumo redakti

Kirchleerau estas urbo komunumo en la distrikto Zofingo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 746 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Kirchleerau situas ĉe la orienta marĝeno de la valo de la rivero Suro en flanka valeto de la Surovalo, kiu estas disigita de flankmoreno de la glaciepoka Reuss-Glaĉero de la efketiva Surovalo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Kirchleerau limas en nordo al Schlossrued, en oriento al Schmiedrued, en sudo al Moosleerau, kaj Staffelbach en okcidento.

Trafiko redakti

Kirchleerau situas ĉe la kantona ĉefvojo 24 de Araŭo al Sursee. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per la poŝtaŭtolinio de Schöftland al Sursee.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 6 kilometrojn norde ĉe Kölliken.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Kirchleerau datiĝas el la jaro 1248 kiel Lerowe.

En mezepoko Kirchleerau estis unue sub la regado de la Grafoj de Lencburgo kaj poste de la Habsburgoj. Post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 Attelwil apartenis al la berna ĉefvoktejo Lencburgo. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Kirchleerau estis atribuita al la distrikto Zofingo de la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj redakti