Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Pécs)

La preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Pécs, en kolonio Rácváros, kiu estas urboparto de Pécs ekde 1954.

preĝejo Apoteozo de
Sankta Kruco
paroĥopreĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pécs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la 17-a jarcento pro konfliktoj la serba minoritato forlasis urbon Pécs kaj fondis apartan vilaĝon Rácváros. En 1780 oni konstruis la nun videblan preĝejon. En la sekva jaro la paroĥo ekfunkciis. En 2007 la preĝejo plene renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola, sed malantaŭe jam forlasita tombejo etendiĝas. Malsupre en mezo de la fasado la ĉefenirejo funkcias, pli supre 3 malplenaj niĉoj estas videblaj. La plej supre altiĝas la turo, kiu havas bulboforman pinton. Antaŭ la fasado granda kruco estas videbla. La navo finiĝas en duonronda absido. La navo kontaktiĝas kun tre granda sakristio.

Kermeso okazas en dimanĉo post la 14-a de septembro.

Fontoj redakti