Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Bánhorváti)
(Alidirektita el Kirko Nomo de Sankta Maria (Bánhorváti))
Preĝejo Nomo de Sankta Maria estas romkatolika historia monumento en Bánhorváti.
Preĝejo Nomo de Sankta Maria | |
---|---|
Preĝejo Nomo de Sankta Maria en Bánhorváti
| |
paroĥopreĝejo • kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Bánhorváti |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
dekanujo | Kazincbarcika |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
Estis menciita preĝejo en 1332, kiu nun estas la kalvinana preĝejo, ĉar en la malfrua 16-a jarcento la loĝantoj iĝis kalvinanoj. La katolika grupo refondiĝis en 1769 kaj tiutempe ili konstruis la nun videblan katolikan preĝejon. En 1801 ĝi trakonstruiĝis. La orgeno estis konstruita en 1805. En la sama jaro pli nova paroĥejo konstruiĝis.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en malgranda korto. La fasado komenciĝas meze kun turo, malantaŭe la navo etendiĝas, fine kvadrata absido estas videbla. La navo estas pli larĝa, tamen la absido preskaŭ havas la saman larĝon. La ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Marian. Ĝi estis pentrita en 1832.