Preĝejo Sankta Jozefo (Mátyásföld)

Kirko Sankta Jozefo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en loĝkvartalo Mátyásföld.

Kirko Sankta Jozefo
Kirko Sankta Jozefo en Mátyásföld
Kirko Sankta Jozefo en Mátyásföld
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, loĝkvartalo Mátyásföld
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado
Specifo
Longo 27 m
Larĝo 9 m
Alto 40 m (turo)
Konstrumaterialo masonita (ekstere ruĝaj brikoj)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la 19-a jarcento la katolikoj de Mátyásföld apartenis al Csömör, depost 1926 al Cinkota. La kirko mem estis konstruita en la jaroj 1904 kaj 1905. Fervora katoliko József Paulheim estis motoro de la plena konstruado, pri li oni metis memortabulon en la preĝejo en 1921. La orgono alvenis en 1909, ĝi estis pligrandigita en 1991. Interne en 1931, 1965, 2004 okazis pentradoj. Komence oni pentris sekpentraĵojn, poste freskojn (en 1965). En 1982 kapeleto estis konstruita ĉe la sakristio. En la 1990-aj jaroj nova paroĥa domo kun aliaj ĉambroj estis konstruitaj.

Konstruaĵo redakti

Meze de la fasado estas la ĉefenirejo, la plej supre la kvadrata turo altiĝas. Interne la ĉefaltaro havas 3 niĉojn, ene estas Sankta Jozefo kun Jesuo, Elizabeto de Hungario kaj Stefano la 1-a (Hungario).

Kermeso okazas en la 1-an de majo.

Fontoj redakti

 
Busto pri József Paulheim