Preĝejo Stefano la 1-a (Pomáz)

La kristana preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Pomáz.

Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Pomáz
preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Pomáz
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pomáz
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Szentendre
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En loko de la paroĥo oni trovis ŝtonojn de mezepoka preĝejo. Ankaŭ dokumentoj mencias la iaman preĝejon, eĉ la preĝejo Sankta Nikolao ricevis kermesan permeson en 1351. La nun videbla preĝejo konstruiĝis inter 1763 kaj 1770. La orgeno alvenis en 1903. 2 flankonavoj estis alkonstruitaj en 1946, pli nova kapeleto ĉe la sanktejo en 1959.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto, kiu estas ĉirkaŭita per ŝtona muro. En mezo de la fasado estas rizalito kun la enirejo, la plej supre la turo altiĝas. Antaŭ la enirejo kruco estas videbla. En la fasado estas ankaŭ 2 niĉoj kun skulptaĵoj pri Sankta Antonio de Padovo kaj Johano Nepomuko. Interne menciindas murpentraĵoj de 1951.

Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.

Fontoj redakti