Kiskunlacháza
Hungaria urbo
Kiskunlacháza (kiŝkunlachAza), en la ĉirkaŭaĵo neoficiale nur Lacháza estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Ráckeve.


Bazaj informoj
redakti- Areo:94 km²
- Loĝantaro: 8710
- Poŝtkodo: 2340
- Telefonprefikso: 24
Geografio
redaktiKiskunlacháza situas sur ebenaĵo, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Beogrado. Urbo Ráckeve kaj tie la Danubo estas proksime.
Historio
redaktiHungaroj fondis la vilaĝon, havanta la nomon Szántód (sAntOd), sed dum la historio estis komunumoj Lacháza, Pereg kaj Bankháza. La apud-Danubaj setlejoj pro la inundoj elektis pli foran lokon de Danubo. Fine formiĝis el ili Kiskunlacháza, kiu iĝis kampurbo en 1839. Apud Kiskunlacháza dum la socialisma erao sovetia flughaveno funkciis.
Vidindaĵoj
redakti- nobeldomo de Hajós
- Kalvinana preĝejo (Kiskunlacháza) de 1771
- Preĝejo de Sankta Mikaelo (Kiskunlacháza) de 1774
Famuloj
redakti- En Kiskunlacháza naskiĝis:
- En ekstera apartenaĵo de Kiskunlacháza naskiĝis kaj mortis orientalisto Sándor Kégl.