Selo Klodsko

(Alidirektita el Kladské sedlo)

Selo Klodsko (815,4 m; ĉeĥe: Kladské sedlo, pollingve: Przełęcz Płoszczyna) estas montara selo apartiganta montarojn Králický Sněžník kaj Riĥleba montaro. Selo Klodsko situas nordokcidente de vilaĝo Kunčice sur limo inter Ĉeĥio kaj Pollando. Ĉeĥoj nomis tiun ĉi selon ankaŭ Kladská brána, do Klodska pordego, en la polaj fontoj ĝi estis nomata Pasejo Moravia.

Selo Klodsko
ĉeĥe: Kladské sedlo, pole: Przełęcz Płoszczyna
montoselo
Eksa limpasejo Nowa Morawa - Staré Město sur ĉeĥa-pola limo en Kladské sedlo, vido el la ĉeĥa flanko
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Pollando Pollando
Regionoj Regiono Olomouc Ĉeĥio, Malsuprasilezia provinco Pollando
Distriktoj Distrikto Šumperk Ĉeĥio, Distrikto Kłodzko Pollando
Historiaj regionoj Moravio, Graflando Glatz
Montaroj Riĥleba montaro, Králický Sněžník
Supermara alteco 815,4 m s. m.
Koordinatoj 50° 13′ 33″ N 16° 55′ 20″ O / 50.22583 °N, 16.92222 °O / 50.22583; 16.92222 (mapo)
Plej facila aliro Staré Město, Nowa Morawa
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Vikimedia Komunejo: Nowa Morawa–Staré Město border crossing
Portalo pri Geografio
Limpasejo vintre
Nodo de padoj en la selo

Tra selo Klodsko kondukis vojo el Moravio ĝis Graflando Glatz. El Staré Město pod Sněžníkem kondukas al la selo ŝoseo II/446, kiu kondukas tra valo de rivereto Krupá. El la pola flanko kondukas en la selon vojoj Droga Staromorawska kaj Droga Morawska, ambaŭ eliras el valo de Morawka.

La 4-an de junio 2007 estis en selo Klodsko malfermita limpasejo Staré Město − Nowa Morawa kun lima ekipado de piedirantoj, biciklistoj, motorcikloj, personaj aŭtoj kaj ŝarĝatransporto ĝis 3,5 t de la plej granda pezo. La limpasejo pereis kun disvastigo de Schengen-spaco por Ĉeĥio kaj Pollando fine de la jaro 2007.

Sur la montodorso tra selo Klodsko kondukas verda lima turisma marko.