Kleanto (301-232 aŭ 252 a.K.), Stoika filozofo, naskiĝis ĉe Assos, urbo en Troado. Li originale estis boksisto.

Kun nur kvar draĥmoj en lia posedo li venis al Ateno, kie li aŭskultis al la prelegojn de Krates la Cinikulo, kaj poste al tiuj de Zeno, la Stoikisto. Li subtenis sin laborante nokte kiel akvo-portanto por ĝardenisto. Lia pacienca eltenado, aŭ eble lia malrapideco, gajnis por li la titolo "la Azeno"; sed ĉe la morto de Zeno en 263, li iĝis la estro de la lernejo. Li daŭris, tamen, subteni sin per la propra man-laborado.

Inter la studentoj de Kleanto estis lia sukcedanto, Krizipo, kaj Antigonus Monophthalmus. La maniero de lia morto estis tipa de li. Danĝera ulcero devigis lin fasti dum iu tempo. Poste, li daŭris la faston, dirante ke, ĉar le jam estis irinte duonvoje al la morto, li ne ĝenus sin reveni.

Kleanto produktis malmulte kiu estis originala, kvankam li skribis ĉirkaŭ 50 verkojn, el kiuj ni havas fragmentojn. La plej grava estas granda parto de la Himno al Zeŭso. Li kredis ke la suno estis la loĝejo de Dio. Virteco, li instruis, estas vivo en akordo kun naturo, sed plezuro ne estas en akordo kun naturo. Li faris novan teorion pri la individuan ekzistaĵon de la homa animo: le kredis ke la grado de vitaleco post la morto dependas de la grado de ĝia vitaleco en ĉi tiu vivo.