Klingonoj
La klingonoj (en klingona tlhIngan) estas raso en la fikcia universo de Star Trek. Ili unue estis la ĉefaj malamikoj en la unua serio de Star Trek, kaj poste ili estiĝis la malcertaj aliancanoj kun la Federacio.
Klingonoj | |
---|---|
fikcia homforma raso • fikcia etno • Star Trek species | |
Kreita de | Gene L. Coon |
Verko | Vectors Old Wounds The Dominion: Olympus Descending Dreadnought! Last Full Measure Lesser Evil Abyss The Soul Key The Root of All Rage The Ashes Of Eden The Romulan Way Rogue This Gray Spirit A Singular Destiny Fearful Symmetry Ferenginar: Satisfaction is Not Guaranteed The Farther Shore Fire with Fire A Very Klingon Khristmas Homecoming Before Dishonor Infection Into the Void Cathedral Kobayashi Maru Warpath Greater than the Sum Avatar, Book Two Full Circle Q&A Red Sector Sword of Damocles Spock Must Die! In Tempest's Wake Over a Torrent Sea Star Trek Into Darkness Synthesis The Autobiography of James T. Kirk Death in Winter Beneath the Raptor's Wing Ⅰ Unworthy Twilight The Way of the Warrior Affliction All Good Things… Sacrifice of Angels Day of Honor Flashback United Terminal Expanse The Trouble with Edward Context Is for Kings The Autobiography of Jean-Luc Picard Broken Bow, Part I Assimilation², Issue 2 Assimilation², Issue 3 Assimilation², Issue 4 Star Trek: Deep Space Nine Technical Manual Star Trek: New Worlds Star Trek: Starfleet Command Star Trek Trexels Star Trek Fleet Command Federation – The First 150 Years Envoys Temporal Edict Terra Firma, Part II Live by the Code First First Contact The Captain's Oath Room for Growth Reflections An Imbalance of Power Crossroads The Dying of the Light Ceremony of Innocence Cry Havoc Star Trek: The Original Series Core Game Book The Klingon Dictionary Those Old Scientists |
Informoj | |
Malamikoj | Tribble |
Klingonoj en la fikcia universo de Star Trek
redaktiBiologio
redaktiProksimume homaj je apero, Klingonoj kutime havas longan hararon, kaj la virseksuloj havas barbojn kaj lipharojn. Eble plej elstaraj estas iliaj krestoj aŭ ĝiboj sur la fronto. Tiuj kompleksaj, osaj desegnaĵoj estas unikaj por ĉiu familio, kaj estas rudimento de pligranda, prahistoria fronto, kiu aspektis kiel krustulo. Dum la jaroj 2260-aj, dum la unua serio, klingonoj pli similis homojn, kaj ilia hararo estis pli simpla. Multaj el iliaj korpaj funkcioj estas duoblaj, do se unu stomako aŭ pulmo aŭ hepato ekmalfunkcius, estus alia. Tiu fenomeno nomiĝas «brak'ul». Ankaŭ, al klingonoj mankas la povo larmi, kaj ilia sango estas rozkolora pro ĝia bazo el la metalo mangano (laŭ neoficialaj fontoj). Klingono povas vivi almenaŭ dum 150 jaroj. Ili povas gepatriĝi kun homoj; ekzemple B'Elanna Torres kaj kun romulanoj; ekzemple Ba'el.
Religio
redaktiLaŭ legendo, Kortar, la unua Klingono, kun sia edzino, detruis la diojn kiuj ilin kreis kaj cindrigis la ĉielon. Dum geedziĝa ceremonio, oni rakontas tiun historion.
La plej grava ero de klingona kulturo estas honoro. Oni diras ke tiuj kiuj mortas honore, kuniĝas kun la spirito de Kahless en Sto-Vo-Kor. Malhonoraj mortintoj iras al Gre'thor, kiun Fek'lhr gardas. Al Grethor oni alvenas trans la Barĝo de la Mortintoj, kiun Kortar ŝipgvidas eterne trans la Rivero de Sango Oni ne lamentas pri mortintoj, sed celebras, kaj la korpon oni konsideras kiel malplena ujo forĵetinda.