Knaŭtio (Knautia) estas genro el la familio de dipsakacoj (Dipsacoideae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dipsakacoj
Kampa knaŭtio (Knautia arvensis)
Kampa knaŭtio (Knautia arvensis)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Dipsakaloj Dipsacales
Familio: Dipsakacoj Dipsacaceae
Genro: Knaŭtio Knautia
L., 1753
Specioj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La specioj estas unujarajplurjaraj. La floroj estas similaj al tiuj de la parenca genro skabiozoj (Scabiosa).

Kreskejo redakti

Ili kreskas sur herbejoj, sed ankaŭ en heĝoj kaj en densaj arbaroj. La plantoj estas vintrorezistaj. Ili preferas sunajn ĝis duonombrajn kreskejojn.

Disvastiĝo redakti

La plantoj estas disvastiĝintaj en Eŭropo kaj Azio, ĉe kio ili ekzistas en la regiono de la Mediteraneo ĝis Siberio. Ili ankaŭ ekzistas en sudokcidenta Azio kaj en okcidenta Afriko.[1]

Sistematiko redakti

La genro Knautia estis priskribita la unuan fojon en la jaro 1753 de Carl von Linné en Species Plantarum, volumo 1, paĝo 101, [2]. Sinonimo por Knautia L. estas Trichera Schrad. ex Roem. & Schult.[3].

La genro estas malfacila en sia sistematiko. Ĝi kreas poliploidian komplekson, ĉe kio la novestiĝo de specioj ankoraŭ ne finiĝis. Ofte aperas ankaŭ hibridoj. Ekzistas 60 specioj, el kiuj 48 ankaŭ aperas en Eŭropo.[4]

 
Kampa knaŭtio (Knautia arvensis)

En meza Eŭropo aperas la jenaj specioj:

Notoj redakti

  1. Flora of Pakistan
  2. Carl von Linné. (1753) Species Plantarum, p. 101.
  3. GRIN Taxonomy for Plants (angle). Germplasm Resources Information Network. United States Department of Agriculture - Agricultural Research Service, Beltsville Area. Arkivita el la originalo je 2009-01-15. Alirita 2012-02-08.
  4. Fischer et al.: Exkursionsflora, 2006.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti