Kolegiato de Höglwörth

pereinta klostro en Anger (Berchtesgadener Land)

Konvento Höglwörth (germane: Augustiner-Chorherrenstift Höglwörth) je Anger (Germanujo) estis eta monaĥejo de la aŭgustenanoj ene de la princĉefepiskoplando Salcburgo. Ĝi situas ĉ. 12 kilometrojn norde de Bad Reichenhall, je Rupertiwinkel, sur duoninsulo de la lago Höglwörther See.

pereinta monakejo de Höglwörth
interno de la klostra preĝejo

Historio

redakti

Ĝia fondiĝo estis inter 1122 kaj 1129; ĉar arkiepiskopo Konrado de Abenberg venigis aŭgustenanojn disde Salcburgo. La grundon donacis la senjoroj de Plain; kompense la preĝejo servis kiel entombiga loko de la cititaj grafoj. Por eble rekta episkopa interveno dum la fondo ankaŭ atestas protesto de la kapitularo de la katedralo de Salcburgo el la jaro 1308-a kiam la monakoj volas elekto preposton el ilia konataro. Laŭ (falsofarita) privilegio de papo Eŭgeno la 3-a la salcburganoj rajtis fari tion.

Verŝajne estis ties unua preposto en 1129 certa Dagoberto. Dum la 12-a kaj la 13-a jarcentoj idoj de la fondinta Plain-grafo Werigand pligrandigis la havaĵojn: ili ampleksis ĉe monto Teisenberg areojn ĝis alteco de 1300 metroj (inkluzive de la somerpaŝtejo Stoißer Alm) kaj la komunumojn de Piding, Freilassing, Tengling (Taching) kaj Nußdorf am Haunsberg. En 1326 oni informis pri posedaĵoj je Arnsdorf.

En 1803 ĉi klostro ne suferis neniiĝon pro sekularigo, ĉar tiam la komunumo estis daŭre sub salcburgia kontrolo, sub la regado de Ferdinando la 3-a (Toskanujo). En 1804 la konventanoj elektis novan prioron Gilbert Grab kiu ne povis boni agadi sub la novaj politikaj cirkonstancoj kaj li mem petis en 1816 la malaperon de la klostra funkcio (ankaŭ pro financaj kialoj): tio okazis en 1817, dume la vendo de la havaĵoj daŭris ĝis 1824. La kirko (kun belaj stukaĵoj de Benedikt Zöpf kaj fama Sankta Tombo) iĝis paroĥfilia por la komunumo de Anger, la arbaroj iĝis ŝtataj kaj la ejojn nekirkajn aĉetis la bierfaristoj Wieninger.

Komercade la konvento partoprenis en la ferfabriko Eisengewerke Achthal en Hammerau (Ainring), ekde la 16-a jarcento kiam preposto estis Wolfgang Griesstätter. Nuntempe la komplekso estas ŝatata ekskursocelo de turistoj kaj marŝademuloj.

Eksteraj ligiloj

redakti